Santa María del Páramo | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24240 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 041 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 151 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 21′ N, 5° 45′ U (mapo)42.353333333333-5.7491666666667Koordinatoj: 42° 21′ N, 5° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 808 m [+] | ||
Areo | 20,08 km² (2 008 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa María del Páramo [+] | |||
Santa María del Páramo [santamaRIa delPAramo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Páramo (Altebenaĵo aŭ Stepo), en la sudo de la provinco. Santa María del Páramo estas komprenebla etimologie kiel Sankta Maria de la Stepo.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 109 loĝantojn. Ĝi akiris ĉirkaŭ 1 800 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj ties funkciigo kiel ĉefurbo de la komarko, pro kio absorbis la elmigradon de apudaj loĝlokoj. Ĝi distas 35 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la rojo Huerga; estis lagetoj jam sekigitaj. Ĝi limas kun Urdiales del Páramo, San Pedro Bercianos, Valdefuentes del Páramo, Bercianos del Páramo kaj Laguna Dalga.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, bovoj kaj porkoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, festoj, kuirarto) kaj ĉefe servo kiel komarka ĉefurbo.
Bildaro
- Preĝejo.
- Pordego de la preĝejo.
- Akvoturoj.
- Statuo al la kamparano.