Santa María del Arroyo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05530 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 101 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 36′ N, 4° 55′ U (mapo)40.600277777778-4.9222222222222Koordinatoj: 40° 36′ N, 4° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 152 m [+] | ||
Areo | 11 km² (1 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Santa María del Arroyo [santamaRIa delaROĝo] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. Santa María del Arroyo estas komprenebla kiel Sankta Maria de la Rojo.
![](../I/Santa_Mar%C3%ADa_del_Arroyo.svg.png.webp)
![](../I/Comarcas_de_la_provincia_de_%C3%81vila.svg.png.webp)
![](../I/Verraco_de_Santa_Mar%C3%ADa.jpg.webp)
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 11,13 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 105 loĝantojn. Ĝi perdis 160 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 26 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun La Torre, Muñogalindo, Solosancho, sur la Valo Amblés.
Historio
Estas restaĵoj de antaŭromia loĝado de Vetonoj (granita "verraco" [beRAko]). En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).