Santa María de Dulcis | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22313 (Huerta de Vero) 22146 (Buera) | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 206 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 7′ N, 0° 1′ O (mapo)42.1116666666670.016111111111115Koordinatoj: 42° 7′ N, 0° 1′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 437 m [+] | ||
Areo | 27,157413 km² ( 271 5.7 413 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa María de Dulcis [+] | |||
Santa María de Dulcis [santamaRIa deDULzis] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Santa María de Dulcis estas rezulto de administracia kunigo en la 1970-aj jaroj de du ĝistiamaj municipoj: nome Buera kaj Huerta de Vero.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Somontano de Barbastro, sur la valo de la rivero Vero.
Ĝi limas norde kun Alquézar kaj Colungo, oriente kun Salas Altas, sude kun Pozán de Vero kaj Azara, kaj okcidente kun Azlor.
La loĝloko Buera estas iom aparta el la ŝoseo A-1232, kiu komunikas Huerta de Vero kun Alquézar norde, kaj kun Pozán de Vero, Castillazuelo kaj Barbastro sudoriente. Huerta de Vero estas borde de la rivero Vero, al kiu alfluas rojoj Vachimaña, Cajigal kaj Artica maldekstre.
Historio
La areo estis loĝata de araboj, kiu lasis inter alia reton de irigacio.
Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Santa María de Dulcis kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 201 loĝantoj (2022).[1]
Aktualo
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdalarboj, olivarboj, vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejoj, tipa arkitekturo, ermitejo de Buera, krom la naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokojn.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Bibliografio
- Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Santa María de Dulcis en la hispana Vikipedio.