Santa Fe de Mondújar | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 04420 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 494 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 58′ N, 2° 32′ U (mapo)36.9738035-2.5307759Koordinatoj: 36° 58′ N, 2° 32′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 233 m [+] | ||
Areo | 35 km² (3 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Santa Fe de Mondújar [+] | |||
Santa Fe de Mondújar estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almerio, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Metropola Areo de Almerio. La areo de la municipo estas 35 km2 kie en 2019 loĝis 452 geloĝantoj, do loĝdenso estas 12,26 loĝ./km2. Santa Fe de Mondújar situas je 22 km de la provinca ĉefurbo Almería.
Historio
Ĉirkaŭ la jaroj 3300 a.K., en la periodo de la Kuprepoko estis konstituita la prahistoria setlejo de Los Millares. Temas pri cirklaj domoj ene de murego kaj granda nekropolo de kolektivaj tomboj.[1] La romianoj konstruis gvatoturon por kontroli la ŝoseon kiu estis konekto de Guadix al Urci (Pechina). Dum la periodo de Al Andalus, Idrisi, geografo de la 12a jarcento, verkis ke la Kastelo de Mondújar estas sur monteto ĉe la rivero, eble la antikva romia fortikaĵo kiu estis uzata ankaŭ de la araboj.
Post la konkero fare de kristanoj oni fondis la kernon de Santa Fe kiu anstataŭis la iamajn domarojn Mondújar kaj Huechar. Antaŭ la ribelo de la moriskoj (1568-1570), Santa Fe, Mondújar kaj Huechar enhavis 176 moriskojn. Post la milito kaj forpelo de la moriskoj okazis reloĝado en 1573 pere de 42 kolonoj devenaj de la provincoj Ĥaeno, Kadizo, Valencilando, Navaro kaj Lugo.
En la dua duono de la 19a jarcento estos prospero pro la kultivo de vinberoj, la ekspluatado de minoj de Gádor kaj la instalado de la fervojo. La ekonomia prospero venos al la unua jardeko de la 20a jarcento. En 1911 oni inaŭguris la unuan elektran fervojon de Hispanio, eksperimente, inter Santa Fe kaj Gérgal. En la aktualo la ekonomia agado dependis el la agrikulturo kun la kultivo de la oranĝo, kiel alternativo al la vinbero; kaj de la olivarboj kaj la fruktarboj.
En la unua duono de la 20a jarcento estis pli ol milo da loĝantoj; en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj okazis forta elmigrado kaj oni malsupreniris al 700, 500 kaj poste al la nunaj 400.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Cámara Serrano, Juan Antonio. Agencia Andaluza del Agua, ed. «Río Andarax. I. El río y sus pobladores / 2.Los Millares». Junta de Andalucía. pp. 47-49. Konsultita la 10an de februaro.
|