Honorado de sanktuloj aŭ kultado de sanktuloj estas la ago montri specialan honoron aŭ respekton al persono (forpasinta, plej ofte sanktulo aŭ beatulo, kaj multe pli malofte, vivanta) aŭ al sankta objekto (ekzemple, al relikvo).
La latina vorto por tiu koncepto, veneratio, simile en la itala, venerazione, kaj en aliaj eŭropaj lingvoj, devenas el la latina verbo venerare, kiu signifas montri riverencon kaj respekton. Tiu vorto devenas el la sama radiko de la nomo Venuso, la diino de la amo de la antikva roma panteono.[1]
Honorado de sanktuloj estas praktikata en kristanismo, sed ankaŭ aliaj gravaj religioj praktikas ĝin en iuj branĉoj.
Honorado de sanktuloj en kristanismo
En kristanismo, speciale en romkatolikismo kaj ortodoksismo, oni honoras sanktulojn, sed oni ne adoras ilin – sole Dio estas adorata[2], do objekto de adorado, latria (greke λατρεία). Kredantoj povas peti sanktulon pri porpeto ĉe Dio. La sanktuloj estas konsiderataj troviĝi, post sia morto, proksime de Dio, kie ili povas peti por la kredantoj. Ili estas objekto de honorado, dulia (greke δουλεία).
Maria havas elstaran pozicion inter kristanaj sanktuloj kaj estas objekto de speciala honorado, hyperdulia (greke ‘υπερδουλεια) laŭ la katolika doktrino de "Dipatrino". La distingoj inter latria, hyperdulia kaj dulia ekestis dum la 3-a kaj 4-a jarcento kaj estis precizigitaj ĉe la Dua koncilio de Niceo en 787.
La romkatolika eklezio, la ortodoksaj kaj la orientaj katolikaj eklezioj ĉiuj havas ian proceduron, la kanonizon, por formale agnoski ke iu persono estas sanktulo kaj inda je honorado. Kredantoj povas, ekz-e, kliniĝi au krucosigni antaŭ bildo au relikvo de la sanktulo por montri sian respekton. Ili povas fari pilgrimadon al ties dediĉita sanktejo kaj festi dum ties tago de festo, kaj povas direkti siajn porpetojn al la sanktulo.
Kelkaj protestantaj eklezioj praktikas honoradon de sanktuloj, sed multaj ne faras tion.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Identigita pli poste kun la greka Afrodito.
- ↑ Vi katoliker tillber endast Gud, "Ni katolikoj adoras sole Dion", Johannes Forsblom, 2011-05-11. svede