Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Troglodytes monticola (Bangs, 1899) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Vundebla | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Sanktamarta troglodito (Troglodytes monticola) estas specio de birdo de la familio de Trogloditedoj. Ĝi troviĝas kiel endemio nur en Kolombio, ĉirkaŭ la regiono de la urbo de Sankta Marta, de kie venas la popola nomo.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj, kio nomigas la specion en latina scienca nomo kie monticola signifas precize montoloĝanta. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.
Kiel ĉe aliaj trogloditoj, tiu ĉi estas ankaŭ malgranda ĝenerale bruna birdo, pli malhele supre kaj ĉefe ĉe flugiloj; estas horizontala malhela striado videbla en flugiloj kaj ĉefe vosto.
Ili manĝas ĉefe insektojn.
Fonto
- BirdLife International 2005. Troglodytes monticola. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 27an de julio 2007.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.