Sankta | ||
Sankta Piran | ||
---|---|---|
sanktulo | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Piran, Perran | |
Naskiĝo | en Kornvalo | |
Tombo | Kornvalo vd | |
Profesio | ||
Okupo | monaĥo vd | |
Sanktulo | ||
Festotago | 5-a de marto | |
Patroneco | stanministoj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Piran aŭ Perran estas la patrono de stanministoj. Oni ankaŭ konsideras lin patrono de Kornvalo, kvankam iuj volas ke tiu estu prefere unu el la sanktuloj Mikaelo aŭ Petrok (Petroc). La flago de Sankta Piran elmontras blankan krucon sur nigra fono. La tago de Sankta Piran estas la 5-a de marto.
Piran estas la plej fama el ĉiuj Irlandaj sanktuloj venintaj Kornvalen. Laŭ mito li kiel la unua malkovris stanon, kaj oni proprigas al li la fondon de monaĥejo Clonmacnois (Clumaineteno). Lia nomo probable estas P-kelta formo de Irlanda nomo Ciaran.
Onidire li kunportis el Irlando la postrestaĵojn de beatulo Martin la Abato, kiuj estis enterigitaj kune kun Piran post lia propra morto, en Perranzabulo. Eĉ pli poste oni reelterigis la kadavron de Piran, kies partoj disdonatis relikve. La katedralo de Exeter postulis posedon de unu liaj brakoj, dum lia tombokirko Perranzabulo, laŭ enhavlisto, havintu relikvujon kun lia kapo kaj ankaŭ katafalkon kun lia tuta korpo.
Vilaĝo Perranporth ("Haveno de Piran" en la Kornvala) ĉiujare organizas interkeltan festivalon Lowender Peran Arkivigite je 2004-06-12 per la retarkivo Wayback Machine, kun nomo honore al la sanktulo.
Legendo: Paganaj irlandanoj ligis lin sur muela ŝtono, kiun ili ruligis trans klifo en la furiozan maron. Tuj la maro trankviliĝis, kaj la sanktulo sekure alflosis la strandon ĉe Perranzabulo en Kornvalo, kie liaj unuaj konvertitoj estis la bestoj.
Legendo: Sankta Piran "remalkovris" stanan fandadon (stanon oni fandis en Kornvalo ekde antaŭ Romiaj tempoj, sed oni poste forgesis la kielon). Tion li faris kiam lia nigra fajrej-ŝtono - kiu ŝajne estis peco da stanoza minaĵo - ekelfandis stanon, kiu leviĝis ŝtonpinten laŭ fasono de blanka kruco. (Kp. la flagon.)
Eksteraj ligiloj
- Lowender Peran Arkivigite je 2004-06-12 per la retarkivo Wayback Machine