Sankta | |||||
Olavo la 2-a de Norvegio Olav Haraldsson Sankta Olavo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Norvegio | |||||
Regado | 1015–1028 | ||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Óláfr Haraldsson | ||||
Naskiĝo | 995 en Ringerike | ||||
Morto | 29-an de julio 1030 en Stiklestad | ||||
Mortis per | mortis en batalo vd | ||||
Tombo | Katedralo de Nidaros vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Ŝtataneco | Norvegio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Dinastio de Harald Belhara vd | ||||
Patro | Harald Grenske vd | ||||
Patrino | Asta Gudbrandsdatter vd | ||||
Gefratoj | Harald la 3-a • Halfdan Sigurdsson vd | ||||
Edz(in)o | Astrid Olofsdotter vd | ||||
Amkunulo | Alfhild vd | ||||
Infanoj | Magnus la 1-a • Wulfhild of Norway vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
Aktiva en | Skandinavio • Rusio vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Kanonizo | 1164 | ||||
Festotago | 29-a de julio, 10-a de julio | ||||
Patroneco | "Eterna reĝo de Norvegio" | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Olavo la 2-a Haraldsson (naskiĝinta en 995, mortinta la 29-an de julio 1030) estis sanktigita reĝo de Norvegio . Li estis filo de la norvegia subreĝo Harald Grenske, pranepo de Harald Hårfagr. Lia memortago estas la 29-a de julio (respektive en katolikaj komunumoj ankaŭ la 10-a de julio).
Vivo
Post la forpelo de la filoj de Håkon Sigurdsson li ekregis en 1016 super Norvegion. Ĝi troviĝis ekde 1000 sub kontrolo dana kaj sveda. En Trondheim fonditis episkopujo de Olavo; episkopo unua iĝis la monako Grimkeln. Li venigis el Anglio pastrojn kaj monakojn; eĉ sur la Orknejaj Insuloj kaj en Islando li enkondukis la kristanan religion. La paganaj temploj malkonstruitis kio kolerigis la anojn de la malnova kredo. Poste li atakitis de la dana reĝo Knuto la Granda kiun apogis la ribelema norvegia kamparana nobelaro nekristana. Olavo devis fuĝi kaj fine venkitis, kiam li intencis regajni la regnon, fare de kamparanaj taĉmentoj apud Siklastad ĉe la fjordo de Trondheim. Lia kadavro entombigitis poste en la katedralo de Trondheim. Pro siaj klopodoj je kristanigo li deklaritis en 1164 sanktulo protektanta Norvegion porĉiame (latine: Rex Perpetuus Norvegiae, norvege: Norges Evige Konge).
Mezepokaj skaldoj dediĉis al li tutan kantaron sagaan. Eĉ hodiaŭ lia nomo glorigatas. Aljuĝatas ĝis hodiaŭ la t.n. Ordeno de Sankta Olavo. De tempo al tempo kritikatas ankaŭ liaj ne ĉiam humanaj metodoj de kristanigo.
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Maurer: Norwegens Schenkung an den heiligen Olav, Munkeno 1877
Fonto
- Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 15. Leipzig 1908, p. 20, kio legeblas tie ĉi interrete.