Sankta | ||
Korbiniano | ||
---|---|---|
Sanktulo, episkopo | ||
Persona informo | ||
Corbinien de Freising | ||
Naskiĝo | inter 670 kaj 680 en Chartres | |
Morto | 8-an de septembro 730 en Freising | |
Tombo | katedralo de Freising vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Profesio | ||
Okupo | ermito • monaĥo • misiisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | |
Episkopo de Freising | ||
Dum | 8-a jarcento | |
Antaŭulo | – | |
Sanktulo | ||
Honorata en | Romia Katolika Eklezio kaj Ortodoksaj Eklezioj | |
Atributoj | urso portanta ŝarĝan pakaĵon | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La sankta Korbiniano (naskiĝis inter 670 kaj 680 en Arpajon sude de Parizo; mortis la 8-an de septembro inter 724 kaj 730 en Freising) estis kristana misiisto kaj estas konsiderata la unua episkopo de la diocezo Freising en Bavario. Li en la Romia Katolika Eklezio kaj la Ortodoksaj Eklezioj adoriĝas kiel Sanktulo. La jarindikoj tiom malprecizas, ĉar en tiu epoko en la orienta Franka Imperio apenaŭ fariĝis skribaj notoj, kaj la datoj tial nur proksimume fikseblas.
Ikonografio
Korbiniano en la kristana ikonografio estas prezentita en la kompanio de urso portanta ŝarĝan pakaĵon. Tiu kutimo baziĝas je tradicio laŭ kiu sovaĝa urso dum pilgrimado de Korbiniano al Romo en la Alpoj disŝiris ŝarĝobeston de la episkopo. La sanktulo laŭ la legendo kiel puno trudis al la urso porti liajn posedaĵojn kaj estis akompanata per la urso la tutan piediran vojon al Romo. La urso kiel la sankta atributo de Sankta Korbiniano ne nur aperas en kristanismaj artaĵoj, sed ankaŭ ekzemple la blazono de la urbo Freising en sia centra parto aŭ la blazono de la papo Benedikto la 16-a, kiu inter la jaroj 1977-1982 estis ĉefepiskopo de Munkeno kaj Freising, en la supra dekstra angulo bildigas la "korbinianan" urson.