Sankta Cenoto ĉe Chichén Itzá

Sankta Cenoto estas grava cenoto de la majaa civilizo en Chichen Itza. Ĝi estas alirebla tra 900-futa pavimita koridoro, kondukante de la Granda Placo.

La Sankta Cenoto estis uzata por ofertoj al la pluvdio Chaac en sekeca periodo. Kiam oni kontrolis fundon de la cenoto, oni trovis kvarmetran bluan grundotavolon, kiun kolorigis la kolorigaĵoj de la ofertitaj aĵoj. La kolorigaĵo estas la t.n. majaa bluo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.