Sankt-MargretoSt. Margrethen
Blazono de Sankt-Margreto
Rejnalfluo al Bodenlago, en la fono Sankt-Margreto
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
DistriktoElektodistrikto Rejnvalo
Geografia situo CH1903: 765500 / 257782 (mapo)47.459.6333333333333Koordinatoj: 47° 27′ N,  38′ O; CH1903: 765500 / 257782 (mapo)
Nombro de loĝantoj5395
Areo6,85 km²
Alteco402 m super marnivelo
Poŝtkodo9430
Komunumkodo{{{kodo}}}
Mapo de Sankt-Margreto

Sankt-Margreto (germane St. Margrethen) estas komunumo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 5 395 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Sankt-Gallen situas je la fino de la Suba Rejnvalo ĉe la vojo deBregenz al Sankt-Galo rekte apud la landlimo inter Svislando kaj Aŭstrio, kiun formas la Malnova Rejno.

Trafiko

La stacidomo de Sankt-Margreto estas haltejo de la eŭropaj interurbaj trajnoj de Munkeno al Zuriko. Tra Sankt-Margreto ankaŭ pasas la rejnvallinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sankt-Galo tra Rorschach al Altstetten. En Sankt-Margreto la nacia aŭtoŝoseo A1 transiras al la nacia aŭtostrato 13.

Ekonomio

Pro sia situo ĉe la landlimo kaj proksimeco al la trilanda punkto inter Germanio, Aŭstrio kaj Svislando Sankt-Margreto estas sidejo de 24 logistikaj kaj transportaj entreprenoj kaj ankaŭ regiona sidejo de pluraj bankoj.

Historio

Jam en romia epoko Sankt-Margreto ludis gravan rolon por la trafiko. Ĝia unua dokumenta mencio datiĝas el la jaro 353 sub la nomo Ad Rhenum sur la romia armemapo Tabula mundi romanorum. En la jaro 980 Sankt-Margreto, kiu en tiu tempo estis ligita kun la aŭtra komunumo Höchst, transiris al la posedaĵo de la Monaĥejo Sankt-Galo. Per la malfermo de la fervojlinio al Sankt-Galo en la jaro 1858 kaj la korekto de la Rejno komenciĝis por Sankt-Margerto la nova epoko, kiu estis ligita al konstanta gajno de ekonomia signifo kaj prospero.

Esperanto-Movado

Sankt-Margreto estas hejmkomunumo de la fondinto de Esperanto-Klubo Wil, Hans Kästli, kiu ankoraŭ hodiaŭ tie vivas en maljunulejo. En Sankt-Margreto ankaŭ loĝis Walter Kobelt.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.