Sangarrén | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 211 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 1′ N, 0° 26′ U (mapo)42.0175-0.43166666666667Koordinatoj: 42° 1′ N, 0° 26′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 379 m [+] | ||
Areo | 32,223387 km² ( 322 2.3 387 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sangarrén [+] | |||
Sangarrén [sangaREN] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Monegros (kies ĉefurbo estas Sariñena) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas en la nordo de la komarko Monegros, norde de la teritorio de Barbués, oriente de Tardienta kaj okcidente de tiu de Albero Bajo; kaj norde de la depresio de Ebro borde de la rivero Flumen.
La loĝloko Sangarrén (379 msm) estas je 13 km de Huesko, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas komunikata per la ŝoseo A-1212 kun Barbués sude kaj kun Huesca norde.
Historio
La araboj loĝis en la areo kaj ili lasis agrikulturan reton kaj ankaŭ loknomojn. Ekde la falo de la Kaliflando de Kordovo en 1010, la areo ekdependis de Zaragozo, Ilerdo aŭ Ŭesko, depende de la povo de la koncerna tajfo. Tiuepoke oni atingis favoran konsideron por la islamanoj kiuj restis, regotaj per sia propra juro. La forpelo de la moriskoj de 1610 rezultis en grava krizo en la loka ekonomio. Dum ĉirkaŭ ok jarcentoj la moriskoj estis grava parto de la loĝantaro, esenca ekonomie en agrikulturo kaj artmetioj.
La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Sangarrén: oni malaltiĝis ĝis nunaj 219 loĝantoj (2022), spite proksimecon al la provinca ĉefurbo.
Aktualo
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdaloj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj kaj bovoj) al natura, kultura kaj rura turismo.
Ĉefa vidindaĵo estas la preĝejo; la kastelo; kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Bibliografio
- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Ed. Librería General (Zaragoza 1981)