Sanforda blua muŝkaptulo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cyornis sanfordi (Stresemann, 1931) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Sanforda blua muŝkaptulo (Cyornis sanfordi) estas aŭstralazia birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de la genro Cyornis aŭ de Bluaj muŝkaptuloj kiu laŭnome enhavas speciojn de tre bluaj maskloj ĉefe en la supraj partoj kun brunaj inoj. Ĝi estas endemia de Indonezio kaj pli precize de norda Sulaveso, kie ĝi estas konata nur de kvar lokoj en la montoj de la duoninsulo Minahasa. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montaraj pluvarbaroj kaj muskarbaroj super 1,400 m. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ĝi estas malmulte distribuata, sed ĝi povus esti pli nombra en la okcidenta parto de sia teritorio, konsiderinte la relative grandan nombron (naŭ) de specimenoj origine kolektitaj.
Ĝi estas 14.5 cm malgranda, senkolora, nefacile videbla, arbara muŝkaptulo. Grizbruna supre, pli griza en krono, kun malhelaj bridoj pli ruĝecbruna ĉe flugiloj kaj pli olivruĝeca ĉe pugo kaj vosto. Grizbrunecaj subaj partoj kun hela suba ventro. Ankaŭ la beko estas grizbruna kaj ne nigreca kiel ĉe plej parto de la genro.
Ĝi estas ŝjne identa laŭ kutimoj, ekologio, vertikala distribuado kaj voĉo al la Blufrunta blua muŝkaptulo, C. hoevelli, kiu ankaŭ estas kutime nefacile videbla sed foje facile videbla, kaj ofta ĉe malsupraj etaĝoj de la arbara kanopeo de mezgrandaj kaj altaj arboj, kaj eventuale ĉe miksitaj birdaroj.
Referencoj
- Pri la specio Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- BirdLife International 2004. Cyornis sanfordi. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.