Sandoy | ||
---|---|---|
Mapo de la insulo Sandoy (izole rigardata) | ||
insulo | ||
Akvejo | Atlantika oceano | |
Insularo | Ferooj | |
Geografia situo | 61° 51′ N, 6° 47′ U (mapo)61.85-6.7833333333333479Koordinatoj: 61° 51′ N, 6° 47′ U (mapo) | |
Areo | 112,1 km² | |
Plej alta loko | Tindur 479 m | |
Loĝantaro | 1 393 (31-a de decembro 2002) 12 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Sandur | |
Havena idilio en Skálavík sur poŝtmarko de 2006 | ||
Sandoy (dane Sandø) estas insulo en suda parto de Ferooj; ĝi estas la kvine plej granda insulo de la insularo. Ĝia nomo signifas Sablo-insulo.
Geografio
Ĝia areo estas 111,32 km², sur ĝia partoj ekzistas sablaj strandoj, de kiu ĝia nomo. Ĝi estas la plej palta insulo el la grandaj insuloj de Ferooj: sur ĝi ne estas tuneloj, krutaj montaj vojoj, sed la okcidenta bordo estas – simile al tiuj de la aliaj insuloj – roka, kruta. Ĝia plej alta monto estas Tindur (479 m).
Populacio
La plej granda komunumo de la insulo estas Sandur. Sur la insulo loĝas 1382 personoj la 1-an de januaro 2006.
Ekonomio
La agroj apartenas al la plej bonaj de ferooj, oni kultivas tie terpomon, la fojnon oni deponas en siloj. Plimulto de la loĝantoj vivtenas sin per fiŝkaptado.
Trafiko
La ĉefa pramhaveno de la insulo estas en Skopun, de kie trafikas pramo tra Gamlarætt al la ĉefurbo Tórshavn.