Sanandaĝo · سنندج · Sine
urbo de Irano urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Provinco Kurdistano
Telefonkodo 0871
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 412 767  (2016) [+]
Loĝdenso 136 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 19′ N, 47° 0′ O (mapo)35.30972222222246.998888888889Koordinatoj: 35° 19′ N, 47° 0′ O (mapo) [+]
Alto 1 538 m [+]
Areo 3033 km² (303300 ha) [+]
Horzono UTC+03:30
Sanandaĝo · سنندج · Sine (Irano)
Sanandaĝo · سنندج · Sine (Irano)
DEC
Sanandaĝo · سنندج · Sine
Sanandaĝo · سنندج · Sine
Situo de Sanandaĝo · سنندج · Sine

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sanandaj [+]

Sanandaĝo (persalingve سنندج, sorani-kurde: سنە, Sine) konata ankaŭ sub la nomoj SanandajSanandezh estas la ĉefurbo de la Provinco Kurdistano en Irano, proksime de la landlimo kun Irako. La urbo Sanandaj estas unu el la gravaj centroj de tapiŝoteksado en Irano. Sanandaĝo estas inter la 246 urboj de la Unesko-reto de Mondaj Kreivaj Urboj kaj ankaŭ unu el la 48 en la Unesko-listo de kreivaj urboj de muziko[1].

Laŭ la ĝenerala popolnombrado en 2016 ĝi havis proksime 412 767 loĝantojn. Sanandaĝo estas unu el la plej konataj urboj en la okcidento de Irano. La urbo ekzistas pli ol 300 jarojn, kie la persoj fondis burgon en la vilaĝo Senneh. En Sanandaĝo vivas plejparte kurdoj, kiuj parolas la soranan varianton de la kurda aŭ la dialekton Ardalani[2]. Ankaŭ en Sanandaĝo restas ankoraŭ malgranda nombro da judoj.

La klimato estas akre kontinenta kun seka somero (ĝis 40 °C ) kaj malvarma vintro (ĝis −30 °C ). La meza jarpluvo estas 497 mm.

Sanandaĝo havas internacian flughavenon kun ĉiutagaj flugoj al Teherano kaj inverse.

Konataj homoj el Sanandaĝo

Azad Azadpour (naskita 1973), germana kurddevena repisto

Kamkars, kurda muzikgrupo

Kulturo

Sanandaĝo estas centro de kurda kulturo. Sanandaj havas pli ol 140 moskeojn. Tial oni nomas ĝin foje 'la grandurbo de moskeoj'.

Tapiŝoj Senneh

Kiel en multaj partoj de Irano, tapiŝofarado (→ persaj tapiŝoj) estas bon" evoluinta arto. La tapiŝoj de Sanadaĝo estas plejparte venditaj sub la nomo Senneh. Ili tipe havas fortan ruĝan komponenton sur malhelblua fono. La bazo estas abstrakta formo de la Herati-ŝablono. Tiamaniere ili similas al la tapiŝoj de Biĝar (kurdî:بيجار ,Bijār), sed estas malpli dense teksitaj.

Muziko

Por Sanandaj, la festado de ĝia muzika heredaĵo estas elmontrita en pluraj gravaj muzikaj festivaloj, inkluzive de la Fajr Muzika Festivalo kiu unuigas muzikistojn kun pasio por persa tradicia kaj moderna muziko, dum la Internacia Daf Festivalo altiras daf-ludantojn de la tuta mondo por honori ĉi tiun unikan frapinstrumenton.

Aliaj allogaĵoj

Alia allogaĵo de Sanandaĝo estas la ĉiusemajna mistika ceremonio de la derviŝoj, kiun turistoj ŝatas ĉeesti.

La amuzparka komplekso Abidar, apud la monto Apidar, posedas plurajn ĝardenojn kaj naturajn fontojn. Unu el la plej grandaj ĝardenoj en tiu komplekso estas Amirieh Garden, kiu ankaŭ havas kinejon. Tiu komplekso estis sanktejo de la homoj de Sanandaĝo ekde antikvaj tempo. En ĝi situas ankaŭ la plej alta statuo en Irano. Ĝardenoj, kiuj en Kurdio prosperis pro la intereso de la guberniestroj de Kurdio en la stilo de irana arkitekturo kaj ĝardenlaboro.

Pro la monta naturo de la regiono, multaj grimpuloj grimpas la famajn kaj altajn montpintojn de Sanandaĝo ĉiujare. Estas ankaŭ multaj banejoj en la urbo.

Subĉiela kinejo

Amiriyeh Park Cinema ĉe la piedo de Monto Abidar kun ekrangrandeco de pli ol 12 metroj estas la plej granda subĉiela kinejo en la mondo. Precipe somere, miloj da homoj, kiuj promenas sur la deklivoj de Monto Abidar, povas tie spekti filmojn.

Vestaĵoj

En Sanandaĝo klare videblas la kurda karaktero de la urbo: virinoj en pli helkoloraj vestaĵoj, sed ankaŭ junaj viroj respektas la tradician kurdan vestaĵotradicion. Sanandaĝo estas urbo en kiu homoj kelkfoje devas porti buŝkovrilon kontraŭ la blovado de sablopulvo.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. (en) Sanandaj - Creative City of Music, Unesko
  2. (en) Sanandaj , Enciklopedio Britannica

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.