San Pietro in Montorio | ||||
---|---|---|---|---|
| ||||
kristana preĝejo | ||||
Bazaj datoj | ||||
Konstrustilo | baroka arkitekturo vd | |||
Arkitekto | Donato Bramante vd | |||
Estiĝo | 15-a jarcento | |||
Lando | Italio vd | |||
Situo | Romo | |||
Adreso | piazza San Pietro in Montorio, 2 | |||
Situo | ||||
Geografia situo | 41° 53′ 19″ N, 12° 27′ 59″ O (mapo)41.8885712.46651Koordinatoj: 41° 53′ 19″ N, 12° 27′ 59″ O (mapo) | |||
| ||||
Retejo | http://www.sanpietroinmontorio.it/home.html | |||
San Pietro in Montorio estas preĝejo en Romo, Italio, kiu inkludas en sia korto la Tempietto (Templeto), malgranda martir-rememora tombo konstruita de Donato Bramante. La preĝejo estas ornamita pere de artaĵoj de elstaraj artistoj de la 16a kaj 17a jarcentoj. La unua kapelo en la dekstro enhavas pentraĵojn de Sebastiano del Piombo nome Vipado kaj Transfigurado (1516–1524). Michelangelo, kiu amikiĝis kun Sebastiano en Romo, havigis figurojn kiuj estis aligitaj en la Vipado. La kvara kapelo havas plafonan freskon de Giorgio Vasari. Kvankam ne estas tomba indikilo, tradicio diras ke Beatrice Cenci — eksekutita en 1599 pro la murdo de ŝia perfortema patro kaj famigita inter aliaj de Percy Bysshe Shelley — estas enterigita aŭ en tiu kapelo aŭ sub la ĉefaltaro.
Literaturo
- Fortunato, Giuseppe (2010) "The Role of Architectural Representation in the Analysis of the Building: The 3d Survey of San Pietro in Montorio's Temple in Rome", atti del "X Congreso Internacional expresiòn gràphica aplicada a la edificacìon, Alicante,Editorial Marfil", S.A., ISBN 978-84-268-1528-6.
- Satelita foto La Tempietto estas la cirkla kupolo en la centro, enfermita en la klostro de San Pietro in Montorio. Ĝuste okcidente estas la blanka duoncirklo de Acqua Paola.