San Miguel del Padrón
municipo de Kubo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 23° 6′ N, 82° 20′ U (mapo)23.096388888889-82.326666666667Koordinatoj: 23° 6′ N, 82° 20′ U (mapo) [+]
Alto 97 m [+]
Areo 26 km² (2600 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
San Miguel del Padrón (Kubo)
San Miguel del Padrón (Kubo)
DEC
San Miguel del Padrón
San Miguel del Padrón
Situo de San Miguel del Padrón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Miguel del Padrón [+]
Vojindikilo al la Muzeo Hemingway en San Francisco de Paula
Ĉefa strato Calzada San Miguel del Padrón

San Miguel del Padrón estas komunumo de la Provinco Havano, en Kubo. Ĝia teritorio etendiĝas sur areo de 25,55 km² (3,5% de la tuta provinco) el kiu 29% servas por agrikulturo. En la komunumo loĝas 159 000 homoj.

Geografio

La komunumo San Miguel del Padrón situas sude de la urbo Havano en distanco de proksimume 15 kilometroj de la marbordo ĉe la koordinatoj 23° 05′ 47″ N 82° 19′ 36″ U / 23.09639 °N, 82.32667 °U / 23.09639; -82.32667 (mapo). La komunumo konsistas el la vilaĝoj Virgen del Camino, Martin Perez, Diezmero, San Francisco de Paula kaj Juanelo.

Trafiko

En sudoriento de la komunumo pasas la vojo Carratera Central, kiu konetas la vojon Via Blanca kun la grava vojo n-ro 11. Per la tiel nomitaj kameloj, al busoj transformitaj kamjonoj, la komunumo estas konektita kun la centro de Havano. La busoj tamen veturas malregule kaj ilia kapacito estas malsufiĉa. La ĉefa strato de la komunumo estas la Calzada San Miguel del Padrón, kiu trapasas la tutan komunumo de nordo al sudo.

Historio

Ĝis en la jaro 1976 San Miguel del Padrón konstituiĝis kiel aparta komunumo, ĝia terrtorio apartenis al la komunumo Guanabacoa.

Vidindaĵoj

En San Francisco de Paula troviĝas la Muzeo Hemingway en la vilao, kie la fama verkisto Ernest Hemingway pasis grandan parton de sia vivo.

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.