San Miguel del Arroyo | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47164 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 650 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 27′ N, 4° 27′ U (mapo)41.442222222222-4.4575Koordinatoj: 41° 27′ N, 4° 27′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 814 m [+] | ||
Areo | 55,59 km² (5 559 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Miguel del Arroyo [+] | |||
San Miguel del Arroyo [sanmiGEL delaROĝo] estas municipo en la centra sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. San Miguel del Arroyo estas komprenebla etimologie kiel Sankta Mikaelo de la Rojo.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj San Miguel del Arroyo kaj Santiago del Arroyo, okupas totalan areon de 55,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 658 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 1 100 el la 1960-aj jaroj. Ĝi distas 38 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejoj de ambaŭ loĝlokoj.