San Mamés de Campos | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34127 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 46 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 21′ N, 4° 34′ U (mapo)42.354722222222-4.5658333333333Koordinatoj: 42° 21′ N, 4° 34′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 822 m [+] | ||
Areo | 15,54 km² (1 554 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Mamés de Campos [+] | |||
San Mamés de Campos [sanmaMES deKAMpos] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,54 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 49 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 420 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 43 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
La municipa teritorio estas ene de la Norda Jakoba Vojo nome Ruta del Besaya.
Historio
Estas multaj restaĵoj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ermitejo, blazondomoj ktp.