San Leonardo San Lenart, Podutana | |
komunumo de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Friulo-Venecio Julia |
Provinco | UD Udine |
Geografia situo | 46° 7′ N, 13° 32′ O (mapo)46.11666666666713.533333333333Koordinatoj: 46° 7′ N, 13° 32′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 168 m [+] |
Areo | 27 km² |
Loĝantaro | 1027 (2023) |
Loĝdenso | 38 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Grimacco, Prepotto, San Pietro al Natisone, Savogna di Cividale kaj Stregna |
Patrono | sankta Leonardo |
Festa tago | la patrona memortago |
Poŝtkodo | 33040 |
Imposta kodo | H951 |
Kodo laŭ ISTAT | 030102 |
Telefona prefikso | 0432 |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
San Leonardo - jen itale, friule San Lenart, slovene Podutana, historie antikve kaj mezepoke ankaŭ latine Fanum Sancti Leonardi - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio, proksime al la slovena limo. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 027 loĝantoj. Kristana patrono, kiel jam idikas la nomo, estas la sankta Leonardo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Grimacco, Prepotto, San Pietro al Natisone, Savogna di Cividale kaj Stregna.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.