San Leo | |||||
komunumo de Italio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Emilio-Romanjo (2005) | ||||
Provinco | RN Rimini (2005) | ||||
Geografia situo | 43° 54′ N, 12° 21′ O (mapo)43.912.35Koordinatoj: 43° 54′ N, 12° 21′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 589 m | ||||
Areo | 53 (2005) km² | ||||
Loĝantaro | 2820 (2023) | ||||
Loĝdenso | 53 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Acquaviva (San-Marino) (SM), Chiesanuova (San-Marino) (SM),San-Marino (SM), Maiolo, Montecopiolo (PU), Monte Grimano (PU), Novafeltria, Sassofeltrio (PU), Torriana, Verucchio (2009) | ||||
Patrono | Sankta Leono | ||||
Festa tago | 1-a de aŭgusto (2005) | ||||
Nomo de loĝantoj | leontini | ||||
Poŝtkodo | 47865 | ||||
Imposta kodo | H949 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 099025 | ||||
Telefona prefikso | 0541 | ||||
Retpaĝo | http://www.comune.san-leo.ps.it | ||||
San Leo estas komunumo de Italio. Ĝi situas je la orienta flanko de norda Apenino kaj oriente limas al San-Marino.
San Leo situas en la supra valo de rivero Marecchia, kiu apartenas al la provinco Rimini en Emilio-Romanjo. Antaŭ 2009 San Leo apartenis al la provinco Pesaro kaj Urbino en Markio, sed en 2006 la loĝantoj decidis per referendumo peti transiron en alian regionon. Je la 29-a de julio 2009 la itala senato aprobis la transiron. Post oficiala publikigo de tiu decido la ŝanĝo efektiviĝis.
La fortikaĵo
San Leo posedas imponen kastelon aŭ fortikaĵon, nomatan Rocca. Ĝi situas sur facile defendebla roko kaj estas konsiderata kiel modelo de ne-konkerebleco. La nunan formon donis al ĝi duko Federico da Montefeltro en la dua duono de la 15-a jarcento; lia arĥitekto supozeble estis Francesco di Giorgio Martini. La arĥitekuro de la fortikaĵo estas strukturita en du niveloj.
La lokanoj kutimas diri: (ekzistas) "Nur unu papo, nur unu Dio, nur unu fortikaĵo de San Leo".