Tiu ĉi artikolo temas pri la urbego San Diego en Kalifornio. Atentu ankaŭ pri la urbeto San Diego en Teksaso. |
San-Diego | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo de Usono • limurbo • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio • kantona sidejo | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 386 932 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 438 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 32° 43′ N, 117° 10′ U (mapo)32.715-117.1625Koordinatoj: 32° 43′ N, 117° 10′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 422 m [+] | ||||
Areo | 964,497168 km² (9 644 9.7 168 ha) [+] | ||||
Horzono | pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo San Diego, California [+] | |||||
| |||||
San-Diego estas milionurbo, laŭvice la oka plej granda urbo kaj milita marhaveno en la suda ŝtato de Kalifornio, Usono. Ĝi estas ĉefurbo de la Kantono San-Diego.
Bazaj informoj
- Supermara alteco: 0-22 m
- Areo: 963,6
- Horzono: UTC-8
Geografio
San-Diego troviĝas sur ebenaĵo laŭ Pacifiko en la sud-okcidenta parto de la lando.
Historio
Antaŭ dominado de hispanoj indianoj vivis tie. Hispana ŝipo alvenis en 1542 kaj manifestiĝis hispana kolonio. La nuna loknomo uziĝas ekde 1602. Fortikaĵo de San-Diego fondiĝis en 1769, sed en la sama jaro ankaŭ pastroj alvenis, inter kiuj famis Junípero Serra. Post la sendependa milito de Meksiko la vilaĝo apartenis al Meksiko. En 1849 Usono akiris ĝin, sed ĝuste tiam oni trovis oron en la proksimeco, sekve aro da homoj alvenis. San-Diego urbiĝis en 1885. En 1915 kaj en 1935 oni aranĝis mondekspoziciojn. Post la 2-a mondmilito la haveno iĝis milita bazo.
Vidindaĵoj
- Bestoĝardeno San-Diego - supozeble la plej granda bestoĝardeno en la mondo
- submara spektaklejo por maraj vivaĵoj
- plaĝo por naturistoj, la plej granda en Usono
- itala kvartalo
- subĉiela muzeo pri la historiaj tempoj
- ruino de la fortikaĵo
- Sandiega Naturhistoria Muzeo
- San Diego Zoo Safari Park
- Komik-Kon Internacio de San Diego (angle San Diego Comic-Con International aŭ SDCC; kio signifas Komikul-Trompon) estas la plej granda fankongreso en la mondo por bildstrioj aparte kaj distro ĝenerale, okazigita ĉiujare en la urba kongresejo en San-Diego.
Servoj
Sporto
En 2010 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en San-Diego.
Ĝemelurboj
- Alcalá de Henares, Hispanio
- Campinas, Brazilo
- Kaviturbo, Filipinoj
- Edinburgh, Britio
- Ĝalalabad, Afganio
- Ĝonĝu, Sud-Koreio
- León (komunumo), Meksiko
- Perto, Aŭstralio
- Tajĉung, Tajvano
- Tema, Ganao
- Tijuana, Meksiko
- Vladivostoko, Rusio
- Varsovio, Pollando
- Jantaj, Ĉinio
- Jokohamo, Japanio
- Alcalá de Henares, Hispanio
Renomaj personoj
- Sándor Márai (1900-1989): hungara verkisto tie vivis ekde 1980 ĝis sia morto
- Ferenc Schmidt (kuracisto): hungara kuracisto
- Tamás Keményffy: hungara kameraisto tie mortis
Esperanto
En San-Diego en 1955 okazis la 3-a Landa Kongreso de ELNA.
La loka Esperanto-grupo regule kunvenas.
- esperanto-sd.org, retejo de la loka Esperanto-grupo Arkivigite je 2022-05-22 per la retarkivo Wayback Machine
- artikolo "Esperanto is alive and well in San Diego" (Esperanto vivas kaj bonfartas en San-Diego) de aprilo 2021
Vidu ankaŭ
|