San (rivero) | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 444 km |
Akvokolekta areo | 16 700 km² |
Averaĝa trafluo | 124 m³/s |
Fluo | |
Fonto | Montoj Bieszczady |
- Alteco super marnivelo | 950 m |
Enfluejo | Vistulo (distrikto Stalowa Wola) |
Geografio | |
Landoj | Pollando |
Regionoj | Lviva provinco |
Trairataj urboj | Lesko, Sanok, Przemyśl kaj Stalowa Wola |
La rivero San estas rivero en la Orientaj Karpatoj, malgrandparte ekde 1945 en la lviva provinco de Ukrainio kaj pligrandparte en la Ĉekarpata provinco de sudorienta Pollando. Ĝi fontas en mezalta montaro Montoj Bieszczady kaj en la teritorio de la distrikto Stalowa Wola fluas en la riveron Vistulo. La rivero San estas 444 km longa kaj la akvokolekta areo estas 16 700 km² - el tio 2 500 km² estas en Ukrainio kaj la resto en Pollando. Pli grandaj urboj borde de la rivero estas Lesko, Sanok, Przemyśl kaj Stalowa Wola.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.