Samuel White Baker | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de junio 1821 en Londono | ||||
Morto | 30-an de decembro 1893 (72-jaraĝa) en Newton Abbot | ||||
Tombo | Brompton Cemetery vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Samuel Baker vd | ||||
Patrino | Mary Dobson vd | ||||
Gefratoj | Valentine Baker • James Baker vd | ||||
Edz(in)o | Henrietta Ann Bidgood Martin • Flóra Sass vd | ||||
Infanoj | Agnes Charlotte Mary Baker vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esploristo • oficiro • natursciencisto • inĝeniero • verkisto • army officer vd | ||||
Aktiva dum | 1850–1860 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Samuel White BAKER (naskiĝinta la 21-an de junio 1821 en Londono, mortinta la 30-an de decembro 1893 sur sia bieno Sanford Orleigh en Devonshire) estis brita esploristo.
Vivo
Post elstare bona eduko li iris al elefantĉasado en Srilankon, partoprenis la konstruon de fervojlinio inter Varna kaj Ruse kaj forveturis kun sia edzino Florence (etnigermanino el Transilvanio) en 1861 al Afriko por trovi la fontojn de Nilo. Post trairado de nordaj pejzaĝoj de Eritreo il forlasis en 1862 Ĥartumon surboate kontraŭflue al Gondokoro-insulo (Suda Sudano) kie li renkontis meze de februaro 1863 John Hanning Speke kaj James Grant. Ili jam solvis - vojaĝante disde Zanzibaro tra la Viktoria lago - kontentige la problemon de la Nilo-fontoj kaj esploris en la areo de la Murĉisona Akvofalo. Sed ili intertempe lernis pri dua granda fonta lago Mwutan, kien influus la akvoj de Viktoria lago. Tiun ĉi lagon Baker volis ĉiukondiĉe trovi.
Sub multaj malfacilaĵoj kaj danĝeroj sur unue eosten direktita vojo tra Latuka kaj Unyoro li venis en la 16.4.1864 ĝis Vacovia situanta ĉe lago kiun li nomis Albert-Nyansa. Irante laŭ la nordorienta bordo ĝis Magungo (kie enfluas la Viktoriaj lagaĵoj) li tamen ne sukcesis identigi la elfluadon de la Blanka Nilo.
Lia vojaĝo, kiu kompletigis la esplorojn de Speke, venigis al Baker la barontitolon kaj premiiĝon per Granda ora medalo de la Londono geografia societo. La kruelaĵoj viditaj dum sklavoĉasadoj ĉe la supera Blanka Nilo igis lin prezenti en 1868 al la vicreĝo de Egiptujo planon jenan: kokeri la ĉe-nilajn pejzaĝojn ĝis la menciitaj lagoj, malekigi komercadon per sklavoj kaj enkonduki anstataŭe komercadon lukran kaj ordigitan. La vicreĝo jesis tiun ĉi planon, nomumis Baker paŝaon kaj ĉefon de armeeto kiu ekmarŝis en 1870 el Ĥartumo. Sed la armeanoj mase mortis pro febro kaj Gondokoro-insulo nur malfacile atingitis tra la Ĝirafa lago en la 15.4.1871. Tie Baker konstruigis la urbeton Ismajlija kaj venkis la tribon de la Barinoj. Antaŭ decembro 1871 li kontinuigis iradon laŭ la fluo Nilo, starigis apud Fatiko tendaron kaj venis, dum multaj bataloj kun la skavĉasistoj kaj la lokuloj, ĝis Masindi en la lando de Unyoro. Sed daŭripoveca restado ne eblis, pro ke li revenis en 1873 al Britio.
En 1879 li iris al Cipro.
Verkoj
- »Eight years' wanderings in Ceylon« (Londono 1855, nova eldono 1890)
- »The Nile tributaries of Abyssinia« (1867)
- »The Albert Nvanza« (1866)
- »Ismailia« (1874, 2 vol.)
- »Cyprus, as I saw it in 1879« (1879)
- »Wild beasts and their ways« (1890, 2 vol.).
Literaturo
- Murray/White: Sir Samuel Baker a memoir, Londono 1895
Fonto
- Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 2. Leipzig 1905, p. 286, kiu legeblas interrete tie ĉi.