Samuel Johnson
Persona informo
Samuel Johnson
Naskiĝo 18-an de septembro 1709 (1709-09-18)
en Lichfield, Staffordshire
Morto 13-an de decembro 1784 (1784-12-13) (75-jaraĝa)
en Londono
Mortis per kirurgiaj komplikaĵoj vd
Tombo Abatejo Westminster vd
Religio Anglikanismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Kolegio Pembroke King Edward VI College Stourbridge King Edward VI School vd
Partio Tories vd
Subskribo Samuel Johnson
Familio
Patro Michael Johnson vd
Patrino Sarah Ford vd
Edz(in)o Elizabeth Porter vd
Profesio
Okupo vortaristo lingvisto poeto literaturhistoriisto verkisto instruisto literaturkritikisto biografo eseisto politikisto tradukisto librovendisto vd
Verkado
Verkoj A Dictionary of the English Language vd
vd Fonto: Vikidatumoj

D-ro Samuel JOHNSON (naskiĝis la 17an de septembro, 1709, mortis la 13an de decembro, 1784) estis angla verkisto, eldonisto, literaturkritikisto kaj leksikografo.

Johnson naskiĝis en Lichfield, Staffordshire, la filo de librovendisto. Pro financaj problemoj li ĉesigis sian studadon en Oksfordo sen diplomo kaj eklaboris kiel instruisto. Ekde 1737 li loĝis en Londono.

Johnson verkis beletron (poezion kaj prozon), gazetraportojn, kaj plurajn sciencajn verkojn. Lia literaturscienca ĉefverko estas la dek-voluma Lives of the English Poets ("Biografio de la anglaj poetoj"), kiu prezentis anglajn poetojn kaj ties verkojn. Lia leksikografio ĉefverko A Dictionary of the English Language ("Vortaro de la angla lingvo") dum cent jaroj estis la plej renoma anglalingva leksikono. Li kontribuis al diversaj ĵurnaloj, ekz. The Rambler kaj The Idler, kaj li eldonis la verkaron de William Shakespeare je ok volumoj. Li ludis centran rolon inter aro da intelektuloj, ekz. Oliver Goldsmith, Edmund Burke, David Garrick kaj James Boswell, kiu verkis biografion pri li.

Samuel Johnson mortis en 1784 en Londono.

Listo de verkoj

  • London (poemo, 1738)
  • The Vanity of Human Wishes (poemo, 1749)
  • Irene (tragedio, 1749)
  • A Dictionary of the English Language (leksikono, 1755)
  • The History of Rasselas, Prince of Abissinia (romano, 1759)
  • The Lives of English Poets (literaturkritika verko, 10 vol., 1779-1781)

En Esperanto aperis

  • Mansardo kaj ĝiaj loĝantoj : (el la Rambler) ; Antaŭparolo al la angla vortaro ; Disertacio pri la flugarto : (ĉapitro VI de La historio de Rasselas, princo de Abisenio). – En: Angla antologio. – vol. 1. - p. 281-189

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.