![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri grupo da etnoj parolantaj lingvon el la samojeda lingvaro. Aparte de tio, ankaŭ ekzistas samnoma hundoraso. |
La samojedoj estas grupo de popoloj en Urala lingvofamilio, parolantaj lingvon el la samojeda lingvaro. La etna grupo konsistas el nenecoj, selkupoj (vidu tekston pri la selkupa lingvo) kaj nganasanoj (vidu tekston pri la nganasana lingvo).
Enecoj
- Nomoj: [f] Enets; [r] enci (malnova - jenisejaj samojedoj)
- Popolo en Tajmira aŭtonoma distrikto. Kvanto: ĉ. 200 homoj (1992).
- Lingvo: eneca.
- Kredantoj: ortodoksuloj.
Nenecoj
- Nomoj: [m] hasova; [f] Nenetz; [r] nenci (malnova - samojedoj, jurakoj)
- Popolo en Arĥangelska, Tjumena kaj Krasnojarska regionoj ( Rusia Federacio). Totala kvanto: 34 mil (1992).
- Lingvo: neneca.
- Kredantoj: ortodoksuloj, parto de tradiciaj konfesoj.
Nganasanoj
- Nomoj: [m] nja; [f] Nganassans; [r] nganasani
- Popolo en Krasnojarska regiono ( Rusia Federacio); 1,3 mil (1992).
- Lingvo: nganasana.
- Kredantoj: ortodoksuloj, parto de tradiciaj konfesoj.
Selkupoj
- Nomoj: [f] Selkoups; [r] selkupi (malnova - ostjako-samojedi)
- Popolo en Rusia Federacio, Tjumena, Tomska kaj Krasnojarska regionoj; 3,6 mil (1992).
- Lingvo: selkupa.
- Kredantoj: ortodoksuloj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.