Samobor | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo en Kroatio | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 10430 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 37 435 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 149 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 48′ N, 15° 43′ O (mapo)45.80109444444415.711047222222Koordinatoj: 45° 48′ N, 15° 43′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 158,31 m [+] | ||||
Areo | 251,5 km² (25 150 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Samobor [+] | |||||
Samobor estas urbo en Kroatio, en departemento de Zagrebo. Ankoraŭ 77 komunumoj apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
- Areo de la municipo: 250 km²
- Supermara alteco: 127–860 m
- Loĝantaro en la municipo: 36 200, en la urbo: 15 140
- Poŝtkodo: 10 430
- Telefonprefikso: 1
- Aŭtokodo:
Situo
Samobor situas ĉe renkontiĝo de ebenaĵo kaj montoj, 5 km-ojn de la slovena landlimo. Zagrebo troviĝas 20 km-ojn.
Historio
La loko estis loĝata dum la neolitiko, bronzepoko kaj ferepoko. Antaŭ la kroatoj romianoj vivis tie. La unua skriba mencio pri la loko devenis el 1242, tiam Béla la 4-a donacis rangon al la komunumo "reĝa libera urbo". Fortikaĵo konstruiĝis en 1271. Lernejo menciiĝis jam en 1535. En 1797 incendio okazis, post la rekonstruado la urbo ricevis la nunan aspekton. Inter 1809-1813 la francoj havis la urbon, dume impona evoluo okazis. En 1910 loĝis tie 2 725 da homoj, (2 484 kroatoj). Ĝis Traktato de Trianon Samobor apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Zágráb (reĝa departemento), kie distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio. En 1937 tie fondiĝis la Kroata Komunista Partio. Dum la 2-a mondmilito la urbo estis unu el la partizanaj centroj.
Vidindaĵoj
- ruinoj de la fortikaĵo
- paroĥa katolika preĝejo omaĝe al Sankta Anastazia de 1671
- abatejo kun preĝejo de 1733
- kapeloj omaĝe al Sankta Mikaelo kaj Sankta Georgo el la 16-a jarcento
- kapeloj omaĝe al Sankta Filipo kaj Sankta Jakobo el la 17-a jarcento
- kapelo omaĝe al Sankta Anna el la 18-a jarcento
- kastelo de Podolje el la 16-a j.c. században, a -kastély a 18. században épült.
- kastelo de Livadić (livaditj) el la 18-a j.c.