Samantha Fox | |
---|---|
Samantha Fox en la jaro 2005 | |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Samantha Karen Fox |
Naskiĝo | 15-an de aprilo 1966 (57-jaraĝa) en Londono |
Deveno | Londono, Granda Britio |
Ĝenroj | pop-muziko |
Profesio | modelo, kantistino |
Aktivaj jaroj | 1986 - nuntempo |
Parencaj temoj |
Danuta Lato |
Retejo | samanthafox.com |
Samantha Fox | |
---|---|
| |
Persona informo | |
Dato de naskiĝo | 15-a de aprilo 1966 |
Naskonomo | Samantha Karen Fox |
Alto | 1,55 m |
Okuloj | verdaj |
Haroj | blondaj |
Naturaj mamoj: | jes |
Nacieco | anglino |
Fotografita por magazino | Playboy |
Rilataj paĝaroj | |
Samantha Fox ĉe IMDb | |
|-
Samantha Karen FOX (naskiĝis la 15-an de aprilo 1966 en Londono) estas angla fotomodelo, popkantanta stelulino kaj sekssimbolo kiu estis aparte populara en la 1980-aj jaroj.
Samantha Fox estis malkovrita de producento Jon Astrop. Ŝia granda sukceso fariĝas kanto Touch Me (I Want Your Body) (1986).
Ŝi origine famiĝis en Britio kiel nudmama tielnomita tripaĝa knabino en The Sun klaĉgazeto. Ŝiaj bildoj ankaŭ aperis en multaj aliaj publikaĵoj. Ŝi iĝis unu el la plej fotitaj britaj virinoj de la 1980-aj jaroj kaj unu el la plej elstaraj sekssimboloj de la epoko [fonto bezonata].
Ŝi ofte estis komparita kun la itala Sabrina, kiu ankaŭ altiris atenton per sia malkaŝa sekseco kaj malkaŝaj vestaĵoj. Muzikaj kaj klaĉrevuoj ofte markis tiujn kantistojn kiel la konkurantoj de unu la alian.
Sekvas kelke da pluaj kantoj kaj provo sukcesigi la kantistinon ankaŭ en Usono. Tie havis sukceson ekz. kanto Naughty Girls. Sed pluaj sukcesoj ne venis kaj Fox provas vidigi sin en filmo. En la jaro ŝi debutas en filmo The Final Embrace. Post pli longa paŭzo ŝi provas en la jaro 1998 je reveno per albumo 21th Century Fox.
Vidu anakŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- http://www.samfox.com Arkivigite je 2010-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.samfox-fanclub.com Arkivigite je 2006-04-18 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.faqs.org/faqs/personalities/samantha-fox