Sam Francis | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Francis, Samuel Lewis |
Naskiĝo | 25-an de junio 1923 en San Mateo |
Morto | 4-an de novembro 1994 (71-jaraĝa) en Santa Monica |
Mortokialo | prostata kancero |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Nishimachi International School • San Mateo High School |
Familio | |
Edz(in)o | Teruko Yokoi • Mako Idemitsu |
Okupo | |
Okupo | pentristo • skulptisto • grafikartisto • ilustristo • litografisto |
Verkoj | Untitled (Black Clouds) |
Samuel Lewis FRANCIS (25a de Junio, 1923 – 4a de Novembro, 1994) estis usona pentristo kaj presartisto.
Francis militservis en la Usona Aerarmeo dum la Dua Mondmilito antaŭ esti vundita dum flugomanovroj.[1] Li estis en hospitalo dum kelkaj jaroj, kaj tie estis vizitita de artisto David Park en 1945, post kio li ekpentris. Elhospitaligita, li revenis al Berkeley, kie li studis arton. Li ricevis tie gradigon (1949) kaj magistrigon (1950) el la Universitato de Kalifornio en Berkeley, kie li studis botanikon, medicinon kaj psikologion.
Francis estis dekomence influita de la verkaro de abstraktaj ekspresionistoj kiel Mark Rothko, Arshile Gorky and Clyfford Still. Lia aparta stilo estis influita ĉefe de la verkaro de Jackson Pollock. Li finfine iĝis iel asocia kun dua generacio de abstraktaj ekspresionistoj, kiel Joan Mitchell kaj Helen Frankenthaler, kiuj estis pli kaj pli interesataj en la ekspresionisma uzado de koloro.
Literatura verko
- Aphorisms, Lapis, Santa Monica 1984 ISBN 978-0-932499-02-8
Notoj
- ↑ Retejo de Samuel L. Francis Foundation Arkivigite je 2009-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Pri la Artisto Arkivita la 2an de Marto, 2009, en Wayback Machine. Samfrancisfoundation.com. Alirita la 5an de Aprilo, 2014.
Eksteraj ligiloj
- Retejo de The Sam Francis Foundation
- Sam Francis in the National Gallery of Australia's Kenneth Tyler Collection Arkivigite je 2021-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Gallery Delaive – Official representative of the Sam Francis estate for Europe
- Sam Francis Biography and Images: Hollis Taggart Galleries
- Artists Rights Society, U.S. Copyright Representatives for Sam Francis
- Sam Francis papers, 1920–2000, bulk 1950–1994. Getty Research Institute. Los Angeles, California.
- Sam Francis: From Dusk Until Dawn - Heather James Fine Art exhibition