Salzatal
Blazono
Salzatal (Germanio)
Salzatal (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Saale
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 345, 034601, 034607, 034609, 034773
Poŝtkodo 06198
Aŭtomobila kodo SK, MER, MQ, QFT
Oficiala Municipokodo 15088319
Subdivido 32 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Juliane Sperling
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Am Rathaus 31
06198 Salzatal-Salzmünde
Demografio
Loĝantaro 11242 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 32′ N, 11° 46′ O (mapo)51.533911.7728Koordinatoj: 51° 32′ N, 11° 46′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 123 m
Areo 109 km²
Oficiala retejo http://www.gemeinde-salzatal.de

Salzatal [zalcatal], signifo en Esperanto "valo de rivereto Salza", estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale de la federacia lando Saksio-Anhalto, en la sudorienta parto de la mezalta montaro Harco, okcidente de la urbo Halle (Saale) kaj je sia nordorienta limo plejparte bordiĝas per la rivero Saale. La komunumo kreiĝis komence de la jaro 2010 el libervola kuniĝo de la 9 antaŭe memstaraj administraj komunumoj Beesenstedt, Bennstedt, Fienstedt, Höhnstedt, Kloschwitz, Lieskau, Salzmünde, Schochwitz kaj Zappendorf, kiuj jam antaŭe kunlaboris en administra komunumaro de la nomo Westlicher Saalkreis. En la nova komunumo fine de decembro 2022 vivis 11242 loĝantoj.

Komunumopartoj

Nombroj de loĝantoj laŭ la stato fine de 2008:

Komunumoparto Loĝantoj Subdivido
Beesenstedt1260Beesenstedt, Naundorf, Schwittersdorf kaj Zörnitz
Bennstedt1558Bennstedt
Fienstedt239Fienstedt
Höhnstedt1549Höhnstedt
Kloschwitz454Johannashall, Kloschwitz, Rumpin kaj Trebitz
Lieskau2616Lieskau
Salzmünde2432Benkendorf, Gödewitz, Neuragoczy, Pfützthal,
Quillschina, Salzmünde kaj Schiepzig
Schochwitz1238Boltzenhöhe, Gorsleben, Krimpe, Schochwitz, Räther kaj Wils
Zappendorf1500Köllme, Müllerdorf kaj Zappendorf
la komunumopartoj
la urbodomo en Salzmünde, la administra sidejo de la komunumo


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.