Salome Zurabiŝvili | |||||
---|---|---|---|---|---|
franca-kartvela politikistino | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Salomé Zourabichvili | |||||
Naskonomo | Salomé Nino Zourabichvili | ||||
Naskiĝo | 18-an de marto 1952 (72-jaraĝa) en Parizo | ||||
Religio | Kartvela Ortodoksa Eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca • kartvela • angla • germana • itala vd | ||||
Ŝtataneco | Francio • Kartvelio vd | ||||
Alma mater | Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Universitato Kolumbio • School of International and Public Affairs, Columbia University vd | ||||
Partio | Georgia's Way vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Levan Zurabishvili vd | ||||
Patrino | Zeinab Kedia vd | ||||
Gefratoj | Othar Zourabichvili vd | ||||
Edz(in)o | Nicolas Gorjestani • Janri Kashia vd | ||||
Infanoj | Teimuraz Gorjestani • Kethevane Gorjestani vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | diplomato • ŝtatreprezentanto • politikisto vd | ||||
Aktiva en | Tbiliso • Parizo • Vaŝingtono • Nov-Jorko • Bruselo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
5-a prezidanto de Kartvelio ![]() | |||||
Dum | 2018– | ||||
Antaŭulo | Giorgi Margvelaŝvili | ||||
ano de la parlamento de Kartvelio ![]() | |||||
Dum | 2016–2018 | ||||
partiestro de La Vojo de Kartvelio | |||||
Dum | 2006–2012 | ||||
ministro pri eksteraj rilatoj ![]() | |||||
Dum | 2004–2005 | ||||
ambasadoro de Francio al Kartvelio ![]() | |||||
Dum | 2003–2004 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Salome ZURABIŜVILI (kartvele სალომე ზურაბიშვილი, france Salomé Nino Zourabichvili; naskiĝis la 18-an de marto 1952) estas kartvela politikistino naskiĝinta en Francio kaj estas la nuna prezidento de Kartvelio. Ŝi estas la unua virino kiu estis elektita kiel la prezidanto de Kartvelio[1] kaj volas servi ofictempon de ses jaroj. Pro la konstituciaj ŝanĝoj kiuj ekvalidos en 2024, Zurabiŝvili estas atendita esti la lasta popole elektita prezidanto de Kartvelio; ĉiuj estontaj estroj devas esti elektitaj fare de Voĉdona Kolegio.
Zurabiŝvili funkciis kiel ambasadoro de Francio al Kartvelio antaŭ ol ŝi iĝis la ministro pri eksteraj rilatoj de Kartvelio de 2004 ĝis 2005. Kiel kartvelia ministro pri eksteraj rilatoj Zurabiŝvili subskribis la traktaton de 2005 pri la forigo de rusaj soldatoj de la nediskutebla teritorio de Kartvelio. Ŝi ankaŭ servis ĉe la Komitato de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj kiel la Kunordiganto de la Grupo de Spertuloj. Ŝi fondis la politikan partion La Vojo de Kartvelio en 2006, kondukante ĝin ĝis 2010. Ŝi estis elektita al la parlamento de Kartvelio en 2016, servante kiel ano sendependa de partio; post esti ĵurita kiel prezidanto, ŝi fordonis sian parlementanecon.
Referencoj
- ↑ En sia ofico kiel estro de la Parlamento de Kartvelio, Nino Burĝanadze mallonge funkciis kiel aganta prezidanto du fojojn