Salgótarján | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Hungaria urbo • urbo kun departementaj rajtoj | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 3100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 31 223 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 319 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 5′ N, 19° 47′ O (mapo)48.08527777777819.786666666667Koordinatoj: 48° 5′ N, 19° 47′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 299 m [+] | ||||
Areo | 97,97 km² (9 797 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Salgótarján [ŝalgOtarjAn] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario hungare: Észak-Magyarország, en departemento Nógrád, kies departementejo estas kune kun departementorajto, en Distrikto Salgótarján, kies administra centro ĝi estas. Tarján estas prahungara tribonomo.
En la proksimeco troviĝas mezepoka fortikaĵo Salgó, pri kiu Petőfi verkis poemon.

Historio

La unua mencio okazis en 1397. La tiama vilaĝo senhomiĝis dum la turka erao. Ekfunkciis karbonminejo en 1850. La regiono iĝis industria centro. En 1919 la ĉeĥa armeo komencis ekokupi la urbon. La ministoj en laborkostumo tuj prenis armilojn kaj sukcese defendis la vilaĝon. En 1922 la minista vilaĝo iĝis urbo. Ekde 1950 la urbo iĝis departementejo kaj iĝis prospera urbo dum la socialismo. En 1970 ĉesis la minado, sekve ankaŭ la industrio iom retiriĝis.
Salvo

Nepre menciinda aparte la fifama salvo en 1956. Post la revolucio en decembro okazis tutlanda striko kontraŭ la komunistoj. Kunvenis protestantoj en la ĉefplaco. Abrupte komunistoj salvis al la protestantoj. Estis multe da mortintoj kaj vunditoj. La placo estas malebenaĵa, tial ricevis kuglon kaj tuj mortis homo, kiu en la kelo prenis brulbriketon. La komunistoj raportis parton da mortintoj en la proksimajn komunumojn, por ne esti okulfrapa multe da mortintoj.
Vidindaĵoj
- baroka ĉefparoĥa preĝejo Naskiĝo de Maria (Salgótarján), la turo estas 27 m alta
- paroĥa franciskana preĝejo Sankta Jozefo (Salgótarján) (1936)
- mezepoka preĝejo apostolo Sankta Andreo (Salgótarján) en loĝkvartalo Zagyvaróna
- Preĝejo Koro de Jesuo (Salgótarján) en loĝkvartalo Zagyvapálfalva (1933)
- Kalvinana preĝejo (Salgótarján) (1929)
- Luterana preĝejo (Salgótarján) (1882)
- Luterana preĝejo (Salgótarján-Zagyvapálfalva) (1937)

Famuloj

- en Salgótarján naskiĝis kaj mortis: Ferenc Szojka, futbalisto
- en Salgótarján naskiĝis:
- aktoroj Pál Kocsis, Csaba Pindroch kaj Ferenc Zenthe
- bankisto Zoltán Bodnár
- botanikisto Géza Lengyel
- pentristo István ef Zámbó
- gitaristoj István Alapi kaj Ferenc Snétberger
- historiisto Ágnes R. Várkonyi
- inĝenieroj Ernő Cotel, Jenő Schlattner kaj Róbert Tuschák
- juĝisto Tünde Handó
- kemiistoj Sándor Doubravszky kaj Csaba Szántay
- mikrobiologo György Pántos
- ministro Gábor Juhász
- operokantistino Erzsébet Komlóssy
- reĝisoro István Gaál
- skulptisto Károly Vasas
- en Zagyvapálfalva naskiĝis:
- aktoro Tibor Molnár
- inĝeniero Aladár Schleicher
- en Zagyvaróna naskiĝis:
- Gyula Rónai (inĝeniero)
- pentristo József Bátki
- en Salgótarján mortis:
- aktoro József Szép
- futbalisto Iván Menczel
- grafikisto Ferenc Czinke
- historiisto János Belitzky
- János Balázs (pentristo, poeto)
- pentristo József Bátki
Esperanto
Estas delegito de UEA tie.
Ĝemelurboj
Komunumoj pri Tarján en Hungara reĝlando
Tarján apartenas al la 7 hungaraj gentoj.
Köröstarján | Salgótarján | Tarján | Tarjánpuszta | Tiszatarján |
Referencoj
|