Duklando Saksio-Wittenberg | |||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||
| |||||||||||||
ŝtato de Sankta Romia Imperio • duklando | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
Patrina lando: |
|||||||||||||
Estiĝo: |
Divido de la Askana duklando Saksio | ||||||||||||
Pereo: |
Rangaltiĝo al elektoprinclando | ||||||||||||
| |||||||||||||
La duklando Saksio-Wittenberg aŭ Saksujo-Wittenberg (aŭ -Vitenbergo) estis teritorio de la Sankta Romia Imperio kun la ĉefa urbo Wittenberg, situanta proksimume en la hodiaŭa federacia lando Saksio-Anhalto. Ĝi estiĝis post kiam la iama duklando Saksio estis forprenita de Henriko la Leono kaj donita al la askana dinastio kaj poste dividita en la partojn Saksio-Wittenberg kaj Saksio-Lauenburg.
En 1356 la duko de Saksio-Wittenberg ricevis la rangon de princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio, kaj la duklando tiel rangaltiĝis al elektoprinclando. La landon poste heredis la dinastio Wettin, kiu kunigis ĝin kun siaj jamaj posedaĵoj, la landgraflando Turingio kaj la margraflando Meißen. La tiel pligrandigita teritorio ankaŭ heredis la nomon "Saksio", kiu tiel migris pli supren kaj orienten, for de sia origina regiono, la pli okcidenta Malsupra Saksio. Saksio-Wittenberg tiel reprezentas la ligon inter la antaŭa, okcidenta kaj la posta, orienta signifo de la vorto "Saksio".