Saksio-Römhild
Plena origina nomo:
germane Sachsen-Römhild'
1680 – 1707
duklando
Geografio
Saksio-Römhild (ĉ. 1680)
Saksio-Römhild (ĉ. 1680)
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Antaŭaj ŝtatoj:
Saksio-GothaSaksio-Gotha
Postsekvaj ŝtatoj:
Saksio-Gotha-AltenburgSaksio-Gotha-Altenburg
Saksio-Coburg-SaalfeldSaksio-Coburg-Saalfeld
Saksio-MeiningenSaksio-Meiningen
Saksio-HildburghausenSaksio-Hildburghausen
Elstaraj historiaj eventoj
Duko
1680-1710 Henriko
Diplomatiaj Rilatoj

Saksio-Römhild (germane: Herzogtum Sachsen-Römhild) estis Ernesta duklando en la sudaj antaŭlandoj de la Turingia Arbaro kiu ekzistis nur tri jardekojn, de 1680 ĝis 1710.

Historio

Saksio-Römhild estiĝis en la jaro 1680 ĉe la hereda divido de Saksio-Gotha por Heinrich, la kvara filo de duko Ernesto la 1-a (Saksio-Gotha-Altenburg). Ĝi ampleksis la Princolandon Römhild kun la sekcioj Römhild, Königsberg in Bayern (tio jam en 1683 venis al Saksio-Hildburghausen) kaj Themar, Oficejo (Kellerei) Behrungen, la korto ĉe Milz (Turingio) kaj la feŭdoj de Echtern.

Post la morto de Heinrich (1710) la duklando estis nuligita kaj kunfandita al:

  • Saksio-Gotha-Altenburg (7/12 de Themar),
  • Saksio-Coburg-Saalfeld (1/3 de Römhild kaj 5/12 de Themar),
  • Saksio-Meiningen (2/3 de Römhild)
  • Saksio-Hildburghausen (Kellerei Behrungen, Milz kaj la feŭdoj de Echtern)

Statuso de la duko

La duko de Saksio-Römhild restis sen propra suvereneco: por tio responsis la duko de Saksio-Gotha-Altenburg (t.n. "Nexus Gothanus"). Ekde la novordigo de la Ernestaj duklandoj en 1826 la tuta iama teritorio de Römhild apartenis al Saksio-Meiningen.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.