Saksio-Koburgo kaj Gotao | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
nobela familio | ||
Apero | 1826 vd | |
Religio | protestantismo en Germanio kaj Britio katolikismo en Portugalio kaj Belgio katolikismo/ortodoksismo en Bulgario | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Ernesto la 1-a de Saksio-Koburgo kaj Gotao vd | |
Branĉo de | Dinastio Wettin vd | |
Branĉoj | dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao de Belgio • dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao de Britio • dinastio Saksio-Koburgo-Koháry vd | |
Regadoj | ||
Dukoj de Saksio-Koburgo kaj Gotao | ||
Dum | 1826–1918 | |
Reĝoj de Portugalio | ||
Bragança-Saxe-Coburgo-Gotha | ||
Dum | 1853–1910 | |
Antaŭulo | Dinastio de Braganzo | |
Reĝoj de Britio | ||
Saxe-Coburg and Gotha | ||
Dum | 1901–1917 | |
Antaŭulo | Hanovra dinastio | |
Sekvanto | Dinastio Windsor | |
Imperiestroj de Hindio | ||
Dum | 1901–1917 | |
Antaŭulo | Hanovra dinastio | |
Sekvanto | Dinastio Windsor | |
Reĝoj de Belgio | ||
Dum | 1831–nun | |
Caroj de Bulgario | ||
Sakskoburggocki | ||
Dum | 1887–1946 | |
Ĉefministro de Bulgario | ||
Sakskoburggocki | ||
Dum | 2001–2005 | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La dinastio de Saksio-Koburgo kaj Gotao aŭ Saksio-Koburgo-Gotao, branĉo de la dinastio Wettin, el la samnoma duklando forte partoprenis en la regado de Eŭropo. La lastaj reĝoj de Portugalio apartenis al branĉo Bragança-Saxe-Coburgo-Gotha (aŭ Bragança-Wettin). Ankaŭ la britaj reĝoj Eduardo la 7-a kaj Georgo la 5-a portis tiun dinastian nomon, ĝis kiam Georgo, pro milito kontraŭ Germanio, dekretis, ke lia branĉo de la dinastio rifuzas la nomon kaj sanĝis sian nomon al Windsor. La lasta caro (reĝo) de Bulgario, Simeono la 2-a, estas el tiu dinastio. Li inter 2001 kaj 2005 (kun la civila nomo Sakskoburggocki) estis ĉefministro. Ankaŭ la reĝoj de la belgoj estas el tiu dinastio, kaj ankaŭ la patrino de la sveda reĝo Karolo la 16-a Gustavo.
Portugalio
Portugalaj reĝoj de duon-dinastio - Bragança-Saxe-Coburgo-Gotha (aŭ Bragança-Wettin). Vidu ankaŭ: Dinastio de Braganzo
- 1853-1861 Petro la 5-a
- 1861-1889 Ludoviko la 1-a
- 1889-1908 Karlo la 1-a
- 1908-1910 Emanuelo la 2-a
Britio
Britaj reĝoj de dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao
- 1901–1910 Eduardo la 7-a
- 1910–1936 Georgo la 5-a. En 1917 li ŝanĝis la nomon de sia dinastio al Windsor.
Dinastio Windsor
- 1910–1936 Georgo la 5-a
- 1936 Eduardo la 8-a
- 1936–1952 Georgo la 6-a
- 1952–2022 Elizabeto la 2-a
- 2022– nun Karlo la 3-a
Belgio
Belgaj reĝoj de dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao
- 1831-1865 Leopoldo la 1-a
- 1865-1909 Leopoldo la 2-a
- 1909-1934 Alberto la 1-a
- 1934-1951 Leopoldo la 3-a, abdikis
- 1944-1951 Princo Karolo de Belgio, regento
- 1951-1993 Baldueno la 1-a
- 1993-2013 Alberto la 2-a, abdikis
- 2013-nun Filipo la 1-a (Belgio)
Bulgario
Bulgaraj reĝoj (caroj) de dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao
- 1887-1918 Ferdinando la 1-a
- 1918-1943 Boriso la 3-a
- 1943-1946 Simeono la 2-a
Post morto de la caro Boriso la 3-a en 1943 surtroniĝis la neplenaĝa Simeono la 2-a, la regentokonsilion reprezentis princo Kiril.