Sakeo[1] aŭ rizvino[2] estas vino farita el rizo, produktata en landoj de orienta Azio, pli precipe en Japanio. La vorto devenas de la japana vorto 酒 [sake], kiu signifas nur alkoholaĵon.
En okcidentaj landoj, oni uzas la vorton "sakeo" por paroli pri alkoholaĵo el rizo, fermentigita per gisto kaj aspergilo,[3] tamen en Japanio ĉi tia trinkaĵo estas pli konata kiel nihonshu (日本酒 , "japana alkoholo").[4][5] Kvankam oni komparas sakeon kun vino, ĝia produktado pli similas tiun de biero, same produktata el greno. Alkoholaĵo distilita, kun pli da alkoholo, nomiĝas ŝoĉuo.
La ligno de ginko estas uzata por produktado de ujoj por sakeo.
Japana sakeo
En la japana, sakeo estas nomata Sake, O-sake (respekta-forme), aŭ Nihonshu (lv. "japana alkoholo"). Kiam oni mendas sakeon en trinkejo, la kutima kvanto estas 1-gō ("ichi-gō", ĉirkaŭ 0,2 l). Ĝi estas proksimume 17-elcente alkohola. Por ke la sakeo restu ĉiam sam-varmeca/malvarmeca, la glaso aŭ taso estas denove plenigita, tuj post iom estas fortrinkita. La partnero pliplenigas la glason tradicie.
Dum somero oni ofte trinkas ĝin malvarman, dum vintre oni trinkas ĝin varman, sed kompreneble tio varias laŭ la gusto de la drinkanto.
La jena tabelo montras la japanajn terminojn de sakeo laŭ sia varmeco.
Temperaturo | La japana (romaĝi) | Traduko | |
---|---|---|---|
55 °C+ | Tobikiri-kan | Super-varma | |
50 °C | Atsu-kan | Tre varma | |
Kan (varma) | 45 °C | Jō-kan | Varma |
40 °C | Nuru-kan | Varmeta | |
35 °C | Hitohada-kan | Varmeta kiel homa temperaturo | |
30 °C | Hinata-kan | Varmeta kiel sun la suno | |
15 °C | Suzu-hie | Komforte malvarmeta | |
Hiya (malvarma) | 10 °C | Hana-hie | Malvarma kiel kiam burĝonoj ekflorus en frua printempo |
5 °C | Yuki-hie | Malvarma kiel neĝo | |
(Kvazaŭ-frostigita) | 0 °C | Mizore-zake | Sakeo grajla |
Sakeecaj trinkaĵoj
- Nigori (lv. "malglata sakeo") estas lakteca-blanka sakeo kun malforta alkoholo. Ĝi estis manfarita hejme. Ĝi estas simila al Chóujiǔ en Ĉinio, kaj makolio en Koreio.
- Mirino estas dolĉa kaj porkuirarta sakeo.
- Amazake (lv. "dolĉa sakeo") estas sen- aŭ malfortega-alkohola trinkaĵo el fermentinta rizo.
Alilandaj sakeoj aŭ rizvinoj
- Huángjiŭ, laŭvorte "flava sakeo/vino", estas ĉina rizvino. Ĝi havas nigran koloron kaj iam estas trinkata kun kubsukero, citrono aŭ peklita umeo. Shàoxīngjiǔ el Ĝeĝjango estas fama.
- Rượu cần laŭvorte "vino de stemo", estas rizvino farata en la montaraj regionoj en Vjetnamo. Ĝi estas tipe kunsumata je bonaj tagoj, kiel novjaro de azia kalendaro. Tiu simila estas Lao-Lao en Laoso.
Referencoj
- ↑ https://vortaro.net/#sakeo_kd
- ↑ https://vortaro.net/#rizvino_kd
- ↑ Kobayashi T, Abe K, Asai K, Gomi K, Uvvadi PR, Kato M, Kitamoto K, Takeuchi M, Machida M. (2007). "Genomics of Aspergillus oryzae". Biosci Biotechnol. Biochem. 71(3):646–670.
- ↑ https://es.wikipedia.org/wiki/Sake#cite_note-1
- ↑ Bamforth CW. (2005) "Sake". Food, Fermentation and Micro-organisms. Blackwell Science: Oxford, UK: 143–153.