Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saintes (stacidomo).
Saintes
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Nova Akvitanio
Departemento Charente-Maritime
Arondismento Saintes
Kantono Ĉefurbo de 3 kantonoj
Komunumaro Pays santon
INSEE kodo 17415 [+]
Poŝtkodo 17100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 25 518  (2021) [+]
Loĝdenso 560 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 45′ N,  38′ U (mapo)45.745277777778-0.63444444444443Koordinatoj: 45° 45′ N,  38′ U (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Areo 45,55 km² (4555 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Saintes (Charente-Maritime)
Saintes (Charente-Maritime)
DEC
Saintes
Saintes
Situo de Saintes
Saintes (Francio)
Saintes (Francio)
DEC
Saintes
Saintes
Situo de Saintes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saintes (Charente-Maritime) [+]

Saintes (prononco [sɛ̃t], jen france, okcitane SentasSantas, en la puatua-santonĝa aŭ poetevin-séntunjhaes Sénte kaj historie en la latina Mediolanum Santonum) estas franca komunumo situanta en la departemento Charente-Maritime, en la regiono Nova Akvitanio.

La historia urbo situas en la sudokcidento de la lando kaj estas sidejo de subprefektejo de la departemento Charente-Maritime. Ĝin fondis ĉirkaŭ la jaro 20 antaŭ Kristo romianoj borde de la rivero Charente, kaj ĝi tiutempe havis la nomon Mediolanum Santonum. Saintes estis la ĉefurbo de tiutempa Saintonge kaj havis sian nomon de loka gaŭla popolo de la antaŭ-romia epoko, la santonoj.

Situo de Saintes en la departemento
urbocentre


Kulturo kaj vidindaĵoj

Romia epoko

La triumfa arko de Germanicus (19 p.K.) ĉe la orienta bordo de la rivero, restaĵo de la antikva romia urbo Mediolanum Santonum

Vidindaĵoj estas la romiaj ruinoj, ekzemple la amfiteatro kaj la triumfa arko de Germanicus (19 p.K.) ĉe la orienta bordo de la rivero, aldone ankaŭ la urba arkeologia muzeo, kiu traktas la prahistorian kaj romian epokojn de la regiono.

Mezepoko

Pri la mezepoka historio atestas interalie diversaj kristanaj preĝejoj, ekzemple la katedralo Saint Pierre el la 15-a jarcento aŭ la ankoraŭ pli signifaj restoj de la granda pilgrima preĝejo Saint-Eutrope de 1096, kies navo detruiĝis. La preĝejo dum la jaro 1998 honoriĝis kiel parto de la monda kultura heredaĵo de Unesko Jakobaj Vojoj en Francio.

La katedralo Saint Pierre (Sankta Petro)

En la okcidento de la historia urbocentro, okcidente de la rivero, situas la abatejo Abbaye aŭ Dames, eksa monaĥinejo, kiun sia signifa abateja preĝejo Sainte-Marie-des-Dames, kiu havas faman fasadan skulptaĵon kaj estas trezoro de romanisma konstruarto en Francio.

Ekde la jaro 1271 la urbo dividiĝis en du partojn. La maldekstra, okcidenta bordo iĝis parto de la influa zono de la reĝo de Anglio kaj la dekstra, oriente bordo restis franca. Dum la jaro 1360 la angloj tute transprenis la urbon kaj dum la jaro 1404 ĝi denove konkeriĝis tute de la francoj. Dum la 16-a jarcento la urbo estis skuata de la religiaj militoj, ĉar tiutempe multaj luteranoj loĝis en la regiono.

Moderna epoko

Dum la moderna epoko aldoniĝis pluraj artaj muzoj, interalie la musée de l'Échevinage, kiu ekspozicias artajn porcelanaĵojn kaj argilaĵojn.

Historiaj vojoj

  • Dum la romia epoko, la urbo situiis ĉe la romia vojo via Agrippina.
  • Unu el la vojoj en la reto de la francaj Jakobaj Vojoj de kristanaj pilgrimoj al la galega urbo Santiago de Compostela gvidiĝas de Tours al Roncesvalles kaj en la vojoparto pasas la urbojn Aulnay, Saint-Jean-d'Angély, Saintes, Pons, Saint-Genis-de-Saintonge kaj Mirambeau.

Loĝantaro

La urba loĝantaro dum la lastaj 200 jaroj kvarobliĝis de 8388 homoj dum la jaro 1794 ĝis 25.595 dum la jaro 1999. Laŭ taksoj la urbo jam dum la romia epoko havis 15.000 loĝantojn.

1821-2008
182118311836184118461851 18561861
10 27410 4379 5599 99411 36311 56911 92710 962
186618721876188118861891 18961901
11 57012 43713 72515 76317 32718 46120 28518 219
190619111921192619311936 19451954
19 02520 80219 15220 46820 59221 16023 44123 768
196219681975198219901999 20062008
25 71726 50726 89125 47125 87425 59526 53126 471
1793-2007

Trafiko

De la aŭtoŝoseo 10 (Parizo-Bordeaux) la urbo facile atingeblas pere de la elveturejo 35. Multaj feriantoj el la centro de Francio tie forlasas la aŭtoŝoseon kaj pluvojas sudokcidenten sur nacia ŝoseo al la feria urbo Royan kaj parte per pramo plu al la duoninsulo Médoc. Ankaŭ en la reto de la franca fervoja societo (SNCF) la urbo estas bone enplektita. En la urbo ekzistas tri busaj linioj.

Partneraj urboj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.