Saint Jules Zee | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1901 |
Morto | 11-an de oktobro 1986 (84-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Saint Jules ZEE aŭ kiel S. J. Sü, fakte Xú Shēngyuè, ankaŭ foje sub la nomo Xú Zhèn’è[1] (nask. en 1902, mortinta la 11-an de oktobro 1986 en Ŝanhajo), estis ĉina literaturisto, profesoro pri literaturo en la Orient-Ĉina Normala Universitato (Ŝanhajo), poeto kaj unu el la plej konataj ĉinaj esperanto-tradukistoj kaj esperantistoj, konata en Esperanto kiel Saint Jules Zee.
Ekde la tridekaj jaroj li okupiĝis pri la Esperanta literaturo, kunlaborante kun Literatura Mondo kaj El Popola Ĉinio kaj kontribuante al diversaj antologioj (sep liaj poemoj aperas en Esperanta Antologio 1887-1981. Liaj prozaj tradukoj estas Fajrolumo en la Fronto de Liú Bejü (1950) kaj Sovaĝa Herbaro de Lusin (1951); plejparto da rakontoj en Por Nova Afero Nova Maniero (novelaro; kun aliaj, 1952), La Plej Forta Voĉo de la Paco (antologio, 1952) kaj La Feliĉo de Qín Zháoyáng (kun Honfan, 1953) Elstaras lia poezia antologio El Ĉina Poezio (1980).
Referencoj
- ↑ (eo) Jubileoj kaj memordatoj en oktobro 2021 (PDF), p. 59, La Ondo de Esperanto, n-ro 3 (309), 2021