![](../I/Saint-R%C3%A9my-de-Provence_Wikivoyage_Banner.jpg.webp)
Saint-Rémy-de-Provence | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
![]() | |||||
komunumo en Francio | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | ||||
Departemento | ![]() | ||||
Arondismento | Arles | ||||
Kantono | Salon-de-Provence-1 | ||||
| |||||
INSEE kodo | 13100 [+] | ||||
Poŝtkodo | 13210 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 9 619 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 108 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 47′ N, 4° 50′ O (mapo)43.7894444444444.8316666666667Koordinatoj: 43° 47′ N, 4° 50′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 60 m [+] | ||||
Areo | 89,09 km² (8 909 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Saint-Rémy-de-Provence (en la provenca okcitana: Sant Romieg de Provença en klasika kaj Sant Roumié de Prouvènço en mistralia) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Bouches-du-Rhône (franca elparolo: [buʃ dy ʁon], "Riverbuŝoj de Rodano", okcitane Bocas de Ròse), en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura (france Provence-Alpes-Côte d'Azur, prononcata pʁɔ.vɑ̃s alp kot da.zyʁ, okcitane Provença-Aups-Còsta d'Azur). Fine de 2021 en la komunumo vivis 9 619 loĝantoj.
La urbonomo rilatas al Sankta Remiĝo de Reims.
Priskribo
Saint-Rémy-de-Provence estas ĉirkaŭ 20 km sude de Avignon, ĝuste norde de la montaro Alpilles. La trajnstacio de Avignon TGV estas same je 20 km el la urbo. La plej proksimaj flughavenoj estas en Avignon, Nîmes kaj Marsejlo.
![](../I/Saint_Remy_Les_Antiques_R01.jpg.webp)
La mistralo estas vento kiu blovas violente el nordo aŭ nordokcidento, speciale dum vintro kaj printempo. Forta vento okazas 100 tagojn jare averaĝe, kaj pli malforta vento pluajn 83 tagojn. Tio lasas ĉirkaŭ 182 tagojn senventajn. Estas du tipoj de "mistralo": nome la blanka mistralo kiam la ĉielo klaras kaj la natura lumo pliiĝas, kaj la nigra mistralo kiu estas pli rara sed venas akompanata de pluvo.
Je suda areo de la urbo, la ruinoj de la romia urbo Glanum videblas ankoraŭ, kun triumfa arko.
Famuloj
![](../I/Van_Gogh_-_Starry_Night_-_Google_Art_Project.jpg.webp)
- Saint-Rémy-de-Provence estis naskoloko de Nostradamus, 16a-jarcenta aŭtoro de profetaĵoj.
- La pentristo Vincent van Gogh estis traktita tie en la psikiatra centro de la Monaĥejo Saint-Paul (1889–1890).[1]
- Princino Karolino de Monako kaj ŝiaj filoj loĝis en Saint-Rémy dum kelkaj jaroj post la morto de sia dua edzo, nome Stefano Casiraghi.
- Nobel-premiita pensulo Albert Schweitzer estis loĝigita tie el marto al julio 1918.
- La populara metal-roka bando Rammstein registris sian sepan albumon (2019) en studio de Saint-Rémy nome "La Fabrique".
Notoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-09-18. Alirita 2020-05-08.