Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Quentin. |
Saint-Quentin | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
komunumo en Francio | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Komunumo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Aisne (subprefektejo) | ||||
Arondismento | Arondismento de Saint-Quentin (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 3 kantonoj | ||||
Komunumaro | Communauté d'agglomération de Saint-Quentin | ||||
| |||||
INSEE kodo | 02691 [+] | ||||
Poŝtkodo | 02100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Frédéric Macarez (2020-2026) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 52 958 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 347 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 51′ N, 3° 17′ O (mapo)49.8477777777783.2855555555556Koordinatoj: 49° 51′ N, 3° 17′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 74 m [+] | ||||
Areo | 22,56 km² (2 256 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Saint-Quentin [+] | |||||
| |||||
Saint-Quentin estas franca komunumo lokita en la departemento Aisne kaj en la regiono Hauts-de-France. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton.
En la franca lingvo, ĝiaj loĝantoj estas nomataj Saint-Quentinois.
Geografio
Saint-Quentin situas ĉe la rivero Somme, kiu ekas proksime al la urbo, en Fonsomme. Saint-Quentin estas kutime rigardata kiel la ĉefurbo de Alta Pikardio, kore de la natura regiono Vermand.
La urbo ĝuas interesas geografian situon, je la krucvojo inter Parizo, Amiens, Reims, Lille kaj Bruselo. Tiu situo estas plifortigita de du aŭtovojoj : la A26 (kromnomita "aŭtovojo de la angloj") el Arras al Calais, kaj la A29, el Amiens ĝis Rouen.
La tiel nomata kanalo de Saint-Quentin trapasas la urbon, kaj kunligas Chauny al Cambrai. Ĝi restis unu el la plej gravaj kanaloj de Francio ĝis la 1960-aj jaroj kaj kunligas la riverojn Somme, Escaut kaj Oise.
Demografio
1793 | 1800 | 1806 | 1821 | 1831 | 1836 | 1841 | 1846 | 1851 | 1856 | 1861 | 1866 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
10 800 | 10 477 | 10 535 | 12 351 | 17 686 | 20 570 | 21 400 | 23 852 | 24 953 | 26 887 | 30 790 | 32 690 |
1872 | 1876 | 1881 | 1886 | 1891 | 1896 | 1901 | 1906 | 1911 | 1921 | 1926 | 1931 | 1936 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
34 811 | 38 924 | 45 838 | 47 353 | 47 551 | 48 868 | 50 278 | 52 768 | 55 571 | 37 345 | 49 683 | 49 448 | 49 028 |
1946 | 1954 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2004 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
48 556 | 53 866 | 61 071 | 64 196 | 67 243 | 63 567 | 60 644 | 59 066 | 61 092 |
Administrado
Saint-Quentin estas la ĉefurbo de tri kantonoj :
- la kantono de Saint-Quentin-Centre entenas parton de Saint-Quentin (20 189 loĝantoj) ;
- la kantono de Saint-Quentin-Nord entenas parton de Saint-Quentin kaj la komunumojn Essigny-le-Petit, Fieulaine, Fonsommes, Fontaine-Notre-Dame, Lesdins, Marcy, Morcourt, Omissy, Remaucourt kaj Rouvroy (25 830 loĝantoj) ;
- la kantono de Saint-Quentin-Sud entenas parton de Saint-Quentin kaj la komunumojn Gauchy, Harly, Homblières, Mesnil-Saint-Laurent kaj Neuville-Saint-Amand (27 887 loĝantoj).
Eko de la mandato | Fino de la mandato | Nomo | Funkcio | Partio |
---|---|---|---|---|
oktobro 2010 | Nuna mandato... | Xavier Bertrand | Ministro de la Laboro, de la Dungo kaj de la Sano | UMP |
junio 1995 | demisiis en oktobro 2010 | Pierre André | Senatano de Aisne | UMP |
1989 | 1995 | Daniel Le Meur | eksa deputito - chevalier de la légion d'honneur | PCF |
1983 | 1989 | Jacques Braconnier | eksa senatano de Aisne | RPR |
1977 | 1983 | Daniel Le Meur | eksa deputito | PCF |
1966 | 1977 | Jacques Braconnier | eksa senatano de Aisne | UDR |
Vidindaĵoj
Saint-Quentin estas klasifikita kiel "arta kaj historia urbo" (ville d'art et d'histoire). La baziliko de Saint-Quentin estis konstruita ekde la komenco de la 13-a jarcento ĝis la 15-a jarcento : ĝi prezentas interesan miksadon de pluraj gotikaj stiloj.
La gotika urbdomo de Saint-Quentin, finpretigita en 1509, estas dekoraciita de 173 skulptaĵoj kaj troviĝas ĉe granda, ŝlosita placo. Ĝi famiĝas pro sia sonorilaro da 37 sonoriloj.
Ekzistas muzeo pri papilioj, kiu entenas pli ol 600000 specimenoj, el kiuj nur 20000 estas ekspoziciataj en la muzeo. La "muzeo Antoine Lécuyer" estas dediĉita al la verkoj de Maurice-Quentin de La Tour, pentristo de la 18-a jarcento.
Ĝemelurboj
- Kaiserslautern en Germanio
- San Lorenzo de El Escorial en Hispanio
- Rotherham en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
- Saint-Quentin (Nov-Brunsviko) en Kanado
Literaturo
- Maxime de Sars, Petite histoire de Saint-Quentin, Laon, 1936, X-174 p.
- André Fiette, Suzanne Fiette, Saint-Quentin, Colmar - Ingersheim, 1972, 108 p.
- Jean-Luc A. d'Asciano, Francis Normand, Le piéton de Saint-Quentin, éditions Du Quesne, Lille, 2004.
- Hervé Cabezas, Alastair Lang, Pierre Rosenberg, Renaissance de la collection de dessin du musée Antoine-Lécuyer, éditions L'Œil d'or, Paris, 2005.
- Jean-Paul Besse, Saint-Quentin et sa contrée dans l'Histoire, Versailles, 2006, 450p.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala TTT-ejo de la urbo Saint-Quentin
- Turismoficejo de Saint-Quentin - FR Arkivigite je 2012-01-16 per la retarkivo Wayback Machine