Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Péray (stacidomo). |
Saint-Péray | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
komunumo en Francio | |||||
| |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
INSEE kodo | 07281 [+] | ||||
Poŝtkodo | 07130 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 7 588 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 316 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 44° 57′ N, 4° 51′ O (mapo)44.9486111111114.845Koordinatoj: 44° 57′ N, 4° 51′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 128 m [+] | ||||
Areo | 24,05 km² (2 405 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Saint-Péray [+] | |||||
Saint-Péray estas franca komunumo en la departemento Ardèche kaj la regiono Rodano-Alpoj. Ĝi havas iom pli ol 6500 loĝantojn kaj troviĝas kvin kilometrojn okcidente de la rivero Rodano kaj la urbo Valence, ĉe la orienta rando de la montaro Centra Masivo. La alteco varias inter 128 kaj 652 metroj super marnivelo. Sur monto super la urbo tronas ruino de la burgo Château de Crussol. La urbo konatas pro siaj bonaj blankaj vinoj - kvin kilometrojn distancas Cornas, najbara centro de ruĝa vino. Kaj Cornas kaj Saint-Péray praktike ne tuŝiĝas de la malvarma aero de la vento Mistral.
La nomo Saint-Péray deriviĝas de la sanktulo Petro. Dum la malreligia Franca revolucio la komunumo nomiĝis Péray Vin.
Partneraj urboj
- La urbo Groß-Umstadt (Hesio), partnere ligita ekde 1966, kaj
- Santo Tirso (Portugalio), ligita ekde 1991, same dominiĝas de vina kultivado.
- En 2001 ankoraŭ aldoniĝis Asso en Italio.
Sporto
En la komunumo interalie aktivas la futbala klubo Rhône Crussol 07 kun aktiva junulara departemento, nomata laŭ la mezepoka burgo Château de Crussol.