Saint-Juvat / Sant-Yuvad | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
| |||
komunumo en Francio | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Lanvallay / Lanvalae | ||
INSEE kodo | 22308 [+] | ||
Poŝtkodo | 22630 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 649 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 37 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 21′ N, 2° 3′ U (mapo)48.353333333333-2.0438888888889Koordinatoj: 48° 21′ N, 2° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 45 m [+] | ||
Areo | 17,41 km² (1 741 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saint-Juvat [+] | |||
Saint-Juvat - jen france, prononco [sɛ̃ʒyva], bretone Sant-Yuvad - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 649 loĝantoj sur areo de 17,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 37 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion kaj al la kantono Lanvallay / Lanvalae. La teritorio havas komunan limon kun Calorguen, Plumaudan, Le Quiou, Saint-André-des-Eaux, Saint-Maden, Tréfumel kaj Trévron.
Historio
- En la 17-a jarcento, eta lernejo estis tenata de la pastro en kapeleto, kio kontraŭis la opiniojn de la loka nobelo pri la intereso instrui la popolon[1].
- Post la epidemioj de 1583-1585, 1607 et 1630, Saint-Juvat estis frapita en 1638 per epidemio de pesto, kiu trafis ankaŭ Tréfumel kaj Plouasne, post frapo de Taden en 1636. La unua oficiala viktimo mortis en la 16-a de aprilo 1637, sed la epidemio ne multe mortigis kompare al la 116 mortintoj de la sekvanta jaro, ĉirkaŭ sesoble pli multaj of la meza nombro. La priskribo, kiun faris la pastro : Vereco sciigas al ni ke la antaŭzorgoj kaj la publikaj helpoj ne donis la atenditan sukceson, la paroĥanoj ariĝis en la Festo de Ĉiuj Sanktuloj por unuigi sian fervoron en voto, petanta la dian kompatindulgon kaj konkretiganta sin per monoferoj kaj donacoj por mesoj, procesioj kaj aliaj piaj manifestacioj. Du tagojn antaŭ Kristnasko, la voto ŝajnas plenumita laŭ la paroĥanoj kaj ilia dankemo esprimiĝis denove per donacoj kaj eĉ per intenco pligrandigi la preĝejon, intenco sen sekvo[1].
Lokoj kaj monumentoj
- La preĝejo datiĝas de la 14-a jarcento; ĝia porĉo konsistas el ŝtonoj el kalko de Quiou kaj el granito de Languédias[2].
- De la preĝeja placo al la muroj de la lernejo, de la urbodomo al la "maladrerie", la vilaĝo estas aparte bele floranta.
- Justica kruco de la 14-a jarcento, apud kiu devis troviĝi la pendumiloj, ornamita per la blazono de la nobelo kaj la spado, simbolo de justico. Kun ortograma sekcio, la kruco estas bevelita kaj la beveloj ornamitaj per globetoj. Ĝi estas klasita Historia Monumento[3].
- Tombeja kruco, 17-a jarcento, piede de la preĝejo, kie estis la malnova tombejo. Kruco konsistanta el kvadrata fusto kun beveloj kaj "écussons", portanta sur bazamento konsistanta el kubo supera de tabulo kies anguloj estas subtenataj per kolonetoj. La kruco mem ne ŝajnas esti la origina sed ĝi anstataŭis la originan en la 18-a jarcento. Registrita kiel Monumento Historia[4]
- Paroĥa preĝejo de Saint-Juvat.
- Justica kruco.
Ĉirkaŭaĵo
La vilaĝo estis rekompencita per la marko "kvar floroj" en 1988 kaj la distingo Granda premio en la konkurso pri la florantaj urboj kaj vilaĝoj en 2007[5].
Galerio
- Tombeja kruco
- Tombeja kruco
- Tombeja kruco
- Tombeja kruco
- Tombeja kruco
- Tombeja kruco
Referencoj
- 1 2 Yvonne Henry, « 1638, l'année tragique ou la peste à Saint-Juvat », en la libro Le Pays de Dinan, 2000, p. 229-241.
- ↑
- Louis Chauris, Le calcaire du Quiou-Tréfumel ou « pierre de jauge », en la libro Le Pays de Dinan, 2006, p. 319-339.
- ↑ Datumbazo "Mérimée": Kruco de La Mettrie (justica): PA00089638
- ↑ Datumbazo "Mérimée" : PA00089637
- ↑ Fonto : Florantaj urboj kaj vilaĝoj Arkivigite je 2008-04-30 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|