Por samtitola artikolo vidu la paĝon Valendas-Sagogn (stacidomo). |
Sagogn | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Surselva |
Komunumaro | Ilanz |
Koordinatoj | 46° 47′ 24″ N 9° 15′ 18″ O / 46.79000 °N, 9.25500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 24″ N 9° 15′ 18″ O / 46.79000 °N, 9.25500 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | ?? |
Areo | 6,85 km² |
Alteco | 779 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7152 |
Komunumkodo | 3581 |
Pri la komunumo
Sagogn (malnova germanlingva kaj ĝis 1943 oficiala nomo: Sagens) estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 661 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
Sagogn situas ĉe la suda bordo de Rejno en la ebenaĵo de Gruob en oriento de Surselva. La ebenaĵo Gruob estas la fundo de iama lago, kiu estiĝis antaŭ 10000 jaroj pro natura baraĵo de la prahistoria rokofalo de Flims. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Vitg Dadens (Vilaĝo Interna) kaj Vitg Dado (Vilaĝo Ekstera). Oriente de Sagogn komenciĝas la Rejnravino tra la restaĵoj de la flimsa montofalo.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Sagogn limas en nordo al Laax, en nordoriento al Flims, en oriento al Versam, en sudoriento al Valendas, en sudo al Castrisch, en okcidento al Schluein, kaj en nordokcidento al Falera.
Trafiko
Tra Sagogn pasas la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Tamins tra Ilanz al la Oberalppasejo. Sagogn estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Laax al Ilanz.
Historio
La unua dokumenta mencio de Sagogn datiĝas el la jaro 765 kiel Secanio. Dum mezepoko la Burgo Schiedberg estis la sidejo de la Senjoroj de Sagogn. Sagogn tiam estis la centro de la tribunalejo Gruob, kiun rolon en la jaro 1380 transprenis la urbo Ilanz. La Burgo Schiedberg en 1390 estis abandonita. La Kastelo Apsermont en Vitg Dado estis de 1390 ĝis 1538 la sidejo de la episkopa administracio pri la anoj de la Diodoma Federacio en la regiono Surselva. Vokto tie tribunalis dufoje jare, sed en la malfrua mezepoko la administracio de Gruob transiris pro la ekonomia signifo de la kreskanta najbara urbo al Ilanz.[1]
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Sagogn
- Sagogn en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Sagogn – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
- Reformita preĝejo de Sagogn
- Antaŭa Rejno ĉe Sagogn
- Kastelo Aspermont en Sagogn
- Ruino de la Burgo Schiedberg
|