Sagipa estis indiĝena ĉefo (aŭ "zipa") de la grupo Mŭiska, grupo kiu loĝadis en la suda parto de la altebenaĵo de la departementoj Kundinamarko kaj Bojakao en Kolombio. Li regis en la jaroj 1538-1539, post la morto se sia frato Tiskesusa (hispanlingve "Tisquesusa"). Li estis militema kaj malfaciligis por hispanaj konkeristoj la subpremadon de sia gento.

Antaŭe de la alveno de la hispanoj al la mŭiska teritorio en 1537, Sagipa estis estro de la mŭiska armeo kiam la ĉefo ("zipa) estis Nemekene (hispanlingve "Nemequene"), kaj gvidis kelkajn batalojn kontraŭ aliaj triboj. Li daŭris kiel armea estro kiam, post Nemekene, la ĉefecon prenis sia frato Tiskesusa.

Kiam poste Tiskesusa estis mortigita far la hispanoj, Sagipa fariĝis ĉefo, kvankam la ĉefecon disputis al li la tribestro de regiono "Ĉia" ankaŭ en Kundinamarko. Li daŭrigis la atakojn kontraŭ la hispanoj.

Poste, por sin defendi kontraŭ atakoj far aliaj triboj, li decidis pli bone peti helpon al la hispanoj. Danke al paco-celaj dialogoj inter la hispano Gonzalo Jiménez de Quesada kaj Sagipa, la hispanaj konkeristoj helpis lin en batalo kontraŭ tiuj triboj, kaj profitis tion por peti al li oran trezoron de sia frato Tiskesusa, kion li fine promesis doni. Tamen li ne plenumis tiun promeson, kaj tial li estis kondamnita kaj torturita, pro kio li mortis en 1539. Li estis la lasta mŭiska ĉefo aŭ "Zipa" en Bogoto.

Vidu ankaŭ


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.