La Stelo de Mumbajo (star of Bombay), 182-karata safiro (36.4 g) en Smithsonian Institute, Vaŝingtono, Usono.

Safiro estas malhele blua diafana juvelŝtono. Ĝi estas korundo (aluminia oksido) kaj ekzistas diverskolora krom ruĝa (tiam temas pri rubeno). Laŭ la Mohs-skalo pri dureco, ĝi estas relative malmola gemo, kies valoro estas 9.

Famaj safiroj

  • Safiro Logan (423-karata, 84,6 g).
  • Safiro Nertamphia (216 karata)
  • Safiro "Stelo de Hindio" (563.35 karata)

Simbolo

En franca tradicio safiro estas la simbolo de 16 jaroj de geedziĝo: "noces de saphir" (safira nupto).

Vidu ankaŭ

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.