Saelices el Chico | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37592 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 173 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 40′ N, 6° 38′ U (mapo)40.668333333333-6.6341666666667Koordinatoj: 40° 40′ N, 6° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 647 m [+] | ||
Areo | 45,55 km² (4 555 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saelices el Chico [+] | |||
Saelices el Chico estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo kaj al la Municiparo Las Dehesas. Saelices el Chico estas tradukebla al Saelices la Malgranda.
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Saelices el Chico, krom la senhomejoj Berrocal del Río, Majuelos kaj Sageras del Río, okupas totalan areon de 45,55 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 150 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 500 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Estas restoj de romia vilao. Kiel setlejo fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Iam estis mino de uranio. Estas rura turismo, ekzemple pro padoj por piedirado.
La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.