Sadik al-Ahmar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de oktobro 1956 en Khamir, Reĝlando Jemeno |
Morto | 6-an de januaro 2023 (66-jaraĝa) en Amano |
Mortokialo | kancero |
Lingvoj | araba |
Ŝtataneco | Jemeno |
Familio | |
Patro | Abdullah ibn Husayn al-Ahmar |
Frat(in)oj | Hamid al-Ahmar • Hussain Abdullah Hussain al-Ahmar • Hashem Abdullah Hussain Al-Ahmar • Q16297809 • Himyar Abdullah al-Ahmar |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Sadik al-Ahmar - foje ankaŭ latinliterigata Sadiq, naskiĝis la 6-an de oktobro 1956 - estas jemena politikisto kaj batalisto. Laŭ la stato de junio 2011 li estas la gvidanto de la jemena triba konfederacio Haŝid, kaj havas gvidan rolon en la protestoj de 2011 en Jemeno. Sadik estas la filo de Abdullah ibn Hussein al-Ahmar, fondinto de la tribaro.
Vivo
Kadre de la protestoj de 2011 en Jemeno, Sadik al-Ahmar en sia funkcio de tribestro la 21-an de marto 2011 postulis de la jemena prezidanto Ali Abdullah Salih, same membro de la tribaro Haŝid, rezigni pri sia posteno. La 23-an de majo 2011 proksime de la domo de Sadik en al-Hasba, urboparto de Sanao, ekestis fortaj bataloj inter subtenantoj de la tribaro Haŝid kaj registaraj soldatoj. La 24-an de majo en okcidenta parto de Sanao (Jemeno) okazis granda eksplodo pro kiu pereis almenaŭ 28 homoj. Laŭ oficialaj informoj eksplodis arsenalo de la familio de Sadik. La 27-an de majo ambaŭ flankoj interkonsentis armisticon, kiu komenciĝu la 29-an de majo, sed la pafado tamen pludaŭris. La sekva interbatalo pri la rezidejo de la familio al-Ahmar, la ministerio pri internaj aferoj, la sidejo de la armea polico, la konstruaĵo de la novaĵagentejo Sana kaj laŭlonge de urba ĉefstrato mortigis plurajn homojn.
Eksteraj ligiloj
- profilo anglalingva pri li en la retejo de la araba televidkanalo Al-Ĝazira
- Blutige Eskalation droht ("minacatas sanga konfliktopliakriĝo"), la 21-an de marto 2011, artikolo germanlingva en la retejo de la aŭstria televida stacio ORF
- При взрыве в столице Йемена погибли 28 человек, la 26-an de majo 2011, artikolo rusa en la retejo lenta.ru
- Wieder heftige Gefechte im Jemen ("denove fortaj interpafadoj en Jemeno"), la 31-an de majo 2011, artikolo germana en la retejo de la gazeto FAZ