Sadabada Konstruaĵaro | |||
---|---|---|---|
| |||
konstruaĵo • nacia muzeo | |||
Lando | Irano vd | ||
Situo | Teherano | ||
Arkitekto(j) | Hossein Behzad vd | ||
Koordinatoj | 35° 49′ 2″ N, 51° 25′ 24″ O (mapo)35.81725251.423451Koordinatoj: 35° 49′ 2″ N, 51° 25′ 24″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.caroun.com/Museums/IranMuseum/TehranMuseum/SadAbadMuseum.htm | ||
La Sadabada Konstruaĵaro aŭ Sadabada Komplekso (perse Maĝmueje Sa’dābād – مجموعه سعدآباد: Majmue ye Sa'dābād – مجموعه سعدآباد) estas komplekso konstruita de la Gaĝaraj kaj Pahlaviaj ŝahoj, troviĝas en Ŝemirano, Pli Granda Tehrano, Irano. Hodiaŭ, la oficiala loĝejo de la Prezidanto de Irano estas apud la komplekso.
Historio
La komplekso estis unue konstruita kaj loĝita de Qajaraj ŝahoj en la 19a jarcento. Post vastigo de la konstruaĵaro, Reza Ŝaho de la Pahlavia Dinastio vivis tie en la 1920aj jaroj kaj lia filo, Mohammad Reza Pahlavi, movis tien en la 1970aj jaroj. Post la 1979a Revolucio, la komplekso fariĝis muzeo.
Nuna uzado
Nuntempe, partoj de la komplekso estas muzeoj, en kiuj vizitantoj povas vagi trae. La komplekso estas funkciita de la Kultura Heredaĵa Organizo de Irano kiu estas priresponda por plejparto de la artefaktoj, lokoj kaj kulturaj flankoj de la lando.
Ejoj
Enirejoj al la komplekso
- Nezamije Enirejo, de kiu Reza Shaho venis en la komplekson
- Zaferanije Enirejo, por la prezidanteca organizo
- Enirejo de Darband-Strato, de kiu la imperiestro Mohammad Reza Pahlavi venis en la komplekson
- Enirejo de Darband-Placo
- Ja'forAbad Enirejo (1a)
- Ja'forAbad Enirejo (2a)
- Rivera Enirejo
- La Blanka-Doma Enirejo
Ĉefaj Konstruaĵoj
- Domo de Ahmad Ŝaho Gaĝar
- (Ne estu konfuzita kun la Paviliono de Ahmad Ŝaho Gajar en la Niavarana Komplekso)
- La Verda Domo
- (Ankaŭ fama kiel la Ŝahvand Domo)
- La Mellat-Muzeo )Naci-Muzeo
- La Blanka Domo, kie Mohammad Reza Pahlavi kaj Farah Diba vivis
- Muzeo de Natura Historio
- La Speciala Domo, nuntempe uzata de la prezidanteca organizo
- Muzeo de Belaj Artoj
- La Nigra Domo
- Muzeo de Antropologio
- Domo de Ŝams, nomita pro Ŝams Pahlavi
- Muzeo de Glasaĵoj kaj Manfaritaĵoj
- Domo de Aŝraf, nomita pro la fratino de Mohammad Reza Pahlavi
- Konstruaĵo de la Artikolo 36 (registara agentejo)
- Domo de Gholam Reza, nomita pro Golam Reza Pahlavi
- Domo de la Patrina Reĝino
- (Nuntempe uzata de la prezidanteca organizo)
- Domo de Ahmad Reza, la filo de Reza Shah
- (Nuntempe uzita de la prezidanteca organizo)
- Administrado de la komplekso
- Domo de Abdol Reza, nomita pro Abdul Reza Pahlavi, la filo de Reza Shah
- La Trejnada Centro
- Domo de Bahman, nomita pro la filo de Gholam Reza Pahlavi
- La Militista Muzeo
- Domo de Ŝahram, nomita pro la filo de Aŝraf Pahlavi
- Muzeo de Artismaj Kreaĵoj
- Domo de Farideh Gotbi, patrino de Farah Diba
- La Behzad Muzeo
- 1a Domo de Reza Pahlavi, nomita pro Reza Pahlavi II
- Muzeo de Trezoro (La Dafine Muzeo) (Dafine = Subterigitaĵoj)
- 2a Domo de Reza Pahlavi, nuntempe uzata de la prezidanteca organizo
- Muzeo de Mir Emad Kaligrafio
- Domo de Farahnaz kaj Ali Reza, nomita pro Farahnaz kaj Ali Reza, infanoj de Mohammad Reza Pahlavi
- La Abkar Muzeo
- Domo de Lejla, nomita pro Leila Pahlavi
Galerio
- Statuo de la Kruroj de la Ŝaho
- La Blanka Domo
- Alia vido de la Blanka Domo
- Domo de Ŝams
- Domo de Bahman
- Flanka vido de la Verda Domo
- Spegula Halo de la Verda Domo
- Sekcio de la Reĝaj Aŭtoj
- Muzeo de la Reĝaj vestaĵoj
- Sekcio de la vestaĵoj de Reza Ŝaho