Sacramenia | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40237 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 352 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 30′ N, 3° 57′ U (mapo)41.5-3.95Koordinatoj: 41° 30′ N, 3° 57′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 834 m [+] | ||
Areo | 44 km² (4 400 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Sacramenia [sakraMEnja] estas municipo en la nordo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. En la municipa teritorio estas la Monaĥejo de Santa María la Real, kies klostro estis vendita en 1925 al la riĉulo de la usona gazetaro kaj kolektisto de artaĵoj William Randolph Hearst kaj nun estas ekspoziciata en Florido kiel Monastery of St. Bernard of Clairvaux Church.
![](../I/Segovia_-_Sacramenia.svg.png.webp)
![](../I/Sacramenia_-_Ermita_de_San_Miguel.jpg.webp)
![](../I/Sacramenia-Fachada.jpg.webp)
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 44,48 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 373 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte milon el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 79 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Perosillo, Cozuelos de Fuentidueña, Torrecilla del Pinar kaj Hontalbilla. <trafluas la lokon la rivero Sacramenia.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Fruaj mencioj estas de 979, 983, 1123, 1147 kaj 1174, rilate al rajtigoj al la monaĥejo.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejoj de Sankta Mikaelo, de Sankta Marina kaj de la monaĥejo de Santa María la Real.