Sacha Distel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Alexandre Sacha Distel |
Aliaj nomoj | Sacha |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1933 en 13-a arondismento de Parizo, Francio |
Morto | 22-an de julio 2004 (71-jaraĝa) en Rayol-Canadel-sur-Mer, Francio |
Mortokialo | kancero |
Tombo | Rayol-Canadel-sur-Mer |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Claude-Bernard |
Parencoj | Ray Ventura |
Okupo | |
Okupo | gitaristo • komponisto • kantisto • ĵazmuzikisto • ĵaz-gitaristo • aktoro • diskografa artisto • kantaŭtoro |
TTT | |
Retejo | http://www.sachadistel.com |
Sacha DISTEL (naskiĝis la 29-an de januaro 1933, mortis la 22-an de julio 2004) estis franca kanzonisto kaj komponisto.
Naskiĝinte en Parizo, li en la aĝo de 16 jaroj komencis sian muzikan karieron kiel ĵaz-gitaristo. Interalie li laboris kun Dizzy Gillespie kaj Tony Bennett.
Li famiĝis per kantoj kiel Raindrops Keep Falling On My Head (Toute la pluie tombe sur moi) kaj Scoubidou (Les scoubidous), kion li kantis kune kun Brigitte Bardot. Kun ŝi li havis unu-jaran amrilaton, sed en la jaro 1963 li edziĝis al la skiistino Francine Bréaud.
En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj li ankaŭ aperis en kelkaj filmoj. En 2001 li en Londono prezentis la rolon de la advokato Billy FLYNN en la muzikalo Chicago.
Sacha Distel mortis post longa malsano en Le Rayol-Canadel, Francio.